Mnemozino
Laŭ helena mitologio, Mnemozino, el gr. Μνημοσύνη memoro, ŝi estis titanino kaj personigis la memoron. Amata de Zeŭso, ŝi estis patrino de la naŭ Muzoj: Kaliopo koncernanta la heroan poezion; Klio, la historion; Polimnio, la lirikan poezion; Eŭterpo, la muzikon; Melpomeno, la tragedion; Talia, la komedion; Terpsiĥoro, la dancon; Urania, la astronomion kaj Erato, la elegion.