Mnichov (Vrbno pod Pradědem)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mnichov
Mnichov
germane Einsiedel
vilaĝo
Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria en Mnichov
Oficiala nomo: Mnichov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Vrbno pod Pradědem
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Hrubý Jeseník
Domoj 292 2010
Situo Mnichov
 - koordinatoj 50° 08′ 15″ N 17° 22′ 47″ O / 50.13750 °N, 17.37972 °O / 50.13750; 17.37972 (mapo)
Katastro 10,58 km² (1 058 ha) Mnichov pod Pradědem
Loĝantaro 703 (2021)
Denseco 66,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1586
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 26
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Mnichov (Vrbno pod Pradědem)
Retpaĝo: www.obecmnichov.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Mnichov (germane Einsiedel, pole Mnichów) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Vrbno pod Pradědem en distrikto Bruntál. Vivas ĉi tie 703 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estiĝis en valo de rivero Černá Opava kaj la unua skribmencio pri ĝi devenas el la jaro 1586. Tiam ĉi tie estis vitrofarejo kaj forĝejo. En la 19-a jarcento la vilaĝo plu evoluiĝis, loĝantaro estis plejparte germane parolanta. En la jaroj 1850 ĝis 1877 estis parto de Mnichov ankaŭ vilaĝo Železná. Al la jaro 1930 estis partoj de la municipo ankaŭ pereinta Josefský Hamr (Josefshammer), plu Dlouhá Stráň (Langenberg) kaj Zastávka (Stillstand).

En la municipo estis tre disvastigita industrio. Ekzistis ĉi tie kelke da segejoj. Al la jaro 1930 estas menciata maŝinejo, produktejo de agrikulturaj kaj riparigaj maŝinoj. Al la jaro 1848 ĉi tie estis ankaŭ bierfarejo kun distilejo de superulara administracio Javorník, kiu post la jaro 1900 pereis. Plu ĉi tie estis pluaj produktejoj de alkoholaĵoj, premejo de oleo, produktejo de ligna lano, tuboj kaj fragmitaj matoj.

En la jaro 1903 trafis la municipon neniiga inundo. En la jaroj 19371938 estis konstruitaj norde kaj oriente de la municipo limregionaj fortikaĵoj (malpezaj objektoj modelo 37). La municipo estis en la jaro 1938 alligita al Germanio kaj la 8-an de majo 1945 ĝi estis okupita fare de Ruĝa Armeo. Post la dua mondmilito kaj denova alligo al Ĉeĥoslovakio okazis ellandigo de la germana loĝantaro, ĝis tiu tempo la municipo estis fakte pure germana. Sekve de tio la nombro de loĝantoj de la municipo sinkis el la antaŭmilitaj 2200 al 778 en la jaro 1946. La germana nomo de la municipo Einsiedel estis ŝanĝita al Mnichov. Post la milito ankaŭ pereis kuracigejo. Sed flegistinoj ĉi tie laboris ĝis la jaro 1977. En la jaro 1960 Mnichov estis alligita al Vrbno pod Pradědem, sub kiu ĝi apartenas ĝis hodiaŭ.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 183
18802 145
18902 218
19002 213
19102 262
19211 966
JaroLoĝantoj
19302 214
1950772
19611 020
1970976
1980954
1991907
JaroLoĝantoj
2001838
2011730
2021703

En Mnichov estas registritaj 292 adresoj: 272 objektoj por daŭra loĝado kaj 20 objektoj por refreŝigado. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 234 domoj, el tio 187 daŭre loĝataj.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]