Mnichovo Hradiště

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mnichovo Hradiště
germane Münchengrätz, latine: Gredis Monachorum
urbo
Zámek Mnichovo Hradiště.jpg
Kastelo en Mnichovo Hradiště
Flag of Mnichovo Hradiste.svg
Flago
Mnichovo Hradiste CoA CZ.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Mnichovo Hradiště
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Mladá Boleslav
Administra municipo Mnichovo Hradiště
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵo Mnichovo Hradiště kastelo
Interesaĵoj Drabaj ĉambretoj, Valečov
Rivero Jizera
Situo Mnichovo Hradiště
 - alteco 240 m s. m.
 - koordinatoj 50° 31′ 17″ N 14° 58′ 25″ O / 50.52139 °N, 14.97361 °O / 50.52139; 14.97361 (mapo)
Areo 34,32 km² (3 432 ha)
Loĝantaro 8 949 (2023)
Denseco 260,75 loĝ./km²
Unua skribmencio 1279
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 294 11 ĝis 295 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0207
NUTS 5 CZ0207 536326
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 12
Bazaj setlejunuoj 28
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Mnichovo Hradiště
Retpaĝo: www.mnhradiste.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Mnichovo Hradiště, (laŭvorte tradukite signifas Burgejo de monaĥo) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas ĉe la rivero Jizera, en Mezbohemia regiono, norde de Mladá Boleslav. En 2023 ĝi havis 8 949 loĝantojn.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Boseň, Březina, Bakov nad Jizerou, Chocnějovice, Loukovec, Jivina, Klášter Hradiště nad Jizerou, Kněžmost, Mohelnice nad Jizerou kaj Ptýrov.

La urbo estas nomata ankaŭ kiel enirpordego al Ĉeĥa paradizo. Ĝi estis fondita en la 13-a jarcento de monaĥoj el la proksima monaĥejo Hradiště. Václav Budovec z Budova konstruigis en ĝi reprezentan renesancan kastelon, kies posta posedanto estis ankaŭ Albrecht z Valdštejna (Albrecht de Wallenstein). Lia kripto troviĝas en la kapucena monaĥejo.

Ekonomie la urbo estas konata pro produktado de kamionoj, vestaĵoj, nutraĵoj kaj lignaĵoj.

Esperanto-movado en la urbo[redakti | redakti fonton]

En la urbo vivis kaj agis honora membro de ĈEA MUDr. Josef Hradil, kiu kompilis medicinan terminaron kaj ĉefe dum multaj jaroj eldonadis stencilitan informilon Verda Familio kaj kontribuis al Medicinaj Informoj kaj Sano. Post 1990 li reakiris la familian havaĵon, pensionon en Skokovy, al kiu li donis la nomon Espero kaj disponigas ĝin ankaŭ por aranĝoj de esperantistoj-handikapuloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.