Moïse Trustfull

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moïse Trustfull
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1995 (1995-05-26) (28-jaraĝa)
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Orlando Trustfull
Patrino Quinty Trustfull
Okupo
Okupo filmaktoro • televida aktoro
vdr

Moïse Trustfull (26-a de majo 1995) estas nederlanda aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Trustfull estas filino de eks-futbalisto Orlando Trustfull kaj prezentistino Quinty Trustfull. Ŝi debutis kiel aktorino en 2011 en reklamefilmeto por Duo Penotti, pliposte ŝi ankaŭ partoprenis en reklamo por Bol.com kaj McDonalds. Trustfull sekvis edukadon por aktorino je la FAAAM en Amsterdamo, kie ŝi finstudis en 2017.[1]

En marto 2017, ankoraŭ antaŭ la finstudado, Trustfull ludis sian unuan rolon en la sapserio Goede tijden, slechte tijden (Bonaj tempoj malbonaj tempoj). Post tio ŝi ankaŭ rolis en la filmo Losers (Perduloj) (2017) kaj la tv-serio Flikken Rotterdam (Policanoj Roterdamo) (2018).[2]

Krom aktorino Trustfull ankaŭ estas entreprenistino. Ŝi projektas ornamaĵojn, kiujn ŝi vendas per la propra entrepreno, By Moise. Ekde 2018 Trustfull ankaŭ havas propran vestlinion.[3]

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Filmo
Jaro Produktado Rolo Rimarkoj
2017 Losers Floor
Televido
Jaro Produktado Rolo Rimarkoj
2017 GTST Celia van Dam Revenanta kromrolo
2018 Flikken Rotterdam Tamara Revenanta kromrolo
2022 Scrooge Live Belle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. profiel Moïse Trustfull, hansondeck.nl. Konsultita je la 30-a de decembro 2018
  2. Moïse Trustfull heeft een rol in GTST te pakken, Televizier.nl, 2017. Konsultita je la 30-a de decembro 2018
  3. Droom komt uit voor Moïse Trustfull Arkivigite je 2019-04-11 per la retarkivo Wayback Machine, Telegraaf.nl, 22-a de junio 2018