Moŝe Arens
Moŝe Arens | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
משה ארנס | |||||
Naskiĝo | 27-an de decembro 1925 en Kaŭno | ||||
Morto | 7-an de januaro 2019 (93-jara) en Savyon | ||||
Tombo | Savyon Cemetery [#] | ||||
Religio | judismo [#] | ||||
Lingvoj | angla • franca • germana • hebrea [#] | ||||
Ŝtataneco | Israelo • Usono [#] | ||||
Alma mater | Kalifornia Instituto de Teknologio • Masaĉuseca Instituto de Teknologio • George Washington Educational Campus [#] | ||||
Partio | Firmigo (Likud) [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • politikisto • entreprenisto • universitata instruisto • inĝeniero • verkisto • sciencisto • publikigisto • aerokosma inĝeniero [#] | ||||
Laborkampo | politiko • diplomatio • aircraft engineering [#] | ||||
Aktiva en | Jerusalemo • Teĥnion [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Moŝe ARENS (hebree משה ארנס; naskiĝis la 27-an de decembro 1925 en Kaŭno, Litovio - mortis la 7-a de januaro 2019 en Savyon, Israelo) estis israela politikisto kaj aviada inĝeniero.

Li estis membro de la politika partio Likud ("Firmigo"), trifoje estis ministro pri defendo de Israelo kaj inter la jaroj 1988 kaj 1990 ministro pri eksteraj rilatoj de Israelo. Nuntempe li estas estrara prezidanto de la universitata centro Ariel en Samario (regiono en Israelo).[1]. Kiel eksa profesoro pri aviada teknologio en la Israela Instituto pri Teknologio Technion li verkis multajn fakajn artikolojn (La Teĥnion, hebree הטכניון, en multaj lingvoj latinliterigata Technion, estas la plej malnova universitato de Israelo. Ĝi estis fondita en 1924 kaj troveblas en la urbo Ĥajfo).
Li estas edziĝinta, estis patro de kvar infanoj, kaj krom la hebrean parolis la anglan, francan kaj germanan lingvojn.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ faktoj pri la universitata centro Ariel en Samario (angle)[rompita ligilo]