Mobula
La genro Mobula-rajoj aŭ mobuloj (Mobula) apartenas al familio adlo-rajoj (Myliobatidae), al subfamilio diablo-rajoj (Mobulinae). Ties specioj vivas dismonde en la tropikaj kaj subtropikaj maroj en la marborda proksimo, ĝis profundo de 150 metroj. La bestoj povas atingi longon de 5 metroj.
Sepsioj de tiu genro estas ofte nomataj "flugantaj mobuloj" aŭ simple "flugantaj rajoj", ĉar ili kapablas „salti” el maro. La diabla fiŝo (Mobula mobular) povas atingi salto-alton de 5,2 metroj.
Karakterizaĵoj
[redakti | redakti fonton]Mobula-rajoj longas de 1 ĝis 5 metroj (inkluzive la voston). Ilia larĝa kapo portas aduflanke relative rigidan, pli-malpli pintan aŭ rondfinan, kornosimilajn kapoetendaĵojn, kiuj servas por alkonduki planktonojn al la granda buŝo. Ilia buŝo – male al la fin-stara buŝo de manta-rajoj – estas sube situas kaj en la supra aŭ ambaŭ makzeloj estas denta(j). La kapo estas pli mallarĝa ol tiu de la Manta-rajoj. La vosto povas porti unu pikilon aŭ estas senpikila.
Specioj
[redakti | redakti fonton]La genro Mobula konsistas el 9 specioj:
- Mobula eregoodootenkee (Bleeker, 1859).
- Mobula hypostoma (Bancroft, 1831).
- Japana diabla rajo (Mobula japanica) (Müller & Henle, 1841).
- Mobula kuhlii (Müller & Henle, 1841).
- Mobula mobular (Bonnaterre, 1788).
- Mobula munkiana Notarbartolo-di-Sciara, 1987.
- Mobula rochebrunei (Vaillant, 1879).
- Mobula tarapacana (Philippi, 1893).
- Mobula thurstoni (Lloyd, 1908)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Eschmeyer, Herald, Hamann: Pacific Coast Fishes, Peterson Field Guides, ISBN 0-395-33188-9
- Kurt Fiedler: Lehrbuch der Speziellen Zoologie, Band II, Teil 2: Fische, Gustav Fischer Verlag Jena, 1991, ISBN 3-334-00339-6