Modern Times (albumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Modern Times (Tempoj Modernaj) estas la tridek-dua studialbumo de Bob Dylan, fare de Columbia Records kaj publikita la 29-an de aŭgusto 2006. 

Polemiko pri aŭtoreco[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post publikigo, la albumo incitis debaton koncerne la aŭtorecon. Multaj kantoj havas radikojn en pli malnovaj verkoj, kvankam Dylan donis novajn kantotekston al ĉiu kanto.

  • "Thunder on the Mountain" havas duan verson bazita sur la kanto "Ma Rainey" de Memphis Minnie. Dylan miksas la kantoteksto de Memphis Minnie, anstaŭiganta Alicia Keys kaj "Hell's Kitchen" por "Ma Rainey" kaj ŝia naskiĝloko de Georgia. La gitarludo similas al tiuj de Chuck Berry, precipe la kanto "Let it Rock".
  • "When the Deal Goes Down" estas bazita sur la melodio de "Where the Blue of the Night (Meets the Gold of the Day)", kantita de Bing Crosby.
  • "Beyond the Horizon" estas bazita, en melodio kaj strukturo, sur la kanto "Red Sails in the Sunset", verkis per Jimmy Kennedy kaj Hugh Williams je 1935.

Pliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Albuquerque diskĵokeo Scott Warmuth spuris almenaŭ dek grandajn liniojn kaj frazojn spurita al la 19-a-jarcenta Usona poeto Henry Timrod [1].

Ankaŭ, Nov-Zelanda poeto Cliff Falis trovis multajn similecojn inter kantoteksto de Modern Times kaj unua-jarcenta poeto Ovidio. Fell konsideris tiun ne plagiato, sed omaĝo, notanta la rekta referenco al Ovidio en la unua kanto de la albumo, "Thunder on the Mountain", kun la linio "Mi estis sidanta, studanta la Arto de Amo", La Arto de Amo estis fama verko de Ovidio.

Respondo de Dylan al la polemiko[redakti | redakti fonton]

Neniu de tiuj aliaj estas kreditita, kvankam Dylan agnoskis indiferente kelkajn el la uzoj. En 2006 Newsweek intervjuo, Dylan menciis ke li verkis kanto bazita sur Bing Crosby melodio. [2]. Dylan havas historion de aperteco pri sia teknikoj, kaj sia uzado de malnovaj klasikaĵoj. En 2004 intervjuo kun la Los Angeles Times, li deklaris:

Nu vi devas kompreni, ke mi ne estas melodisto. Miaj kantoj estas aŭ bazitaj sur malnovaj protestantaj himnoj aŭ Carter Familio kantoj aŭ variadoj de la bluso formo [3].

La manko de danko oficiala ne estas problemo laŭleĝa.

Kantolisto[redakti | redakti fonton]

  1. Thunder on the Mountain
  2. Spirit on the Water
  3. Rollin' and Tumblin'
  4. When the Deal Goes Down
  5. Someday Baby
  6. Workingman's Blues #2
  7. Beyond the Horizon
  8. Nettie Moore
  9. The Levee's Gonna Break
  10. Ain't Talkin'

Dungitaro[redakti | redakti fonton]

Kromaj muzikistoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]