Moderna Lernejo (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Novjorka Moderna Lernejo, ĉ. 1911–1912, direktoro Will Durant kaj lernantoj. Tiu foto estis la kovrilpaĝo de unua numero de la gazeto The Modern School.

La Modernaj Lernejoj, nomataj ankaŭ Ferrer Lernejoj, estis usonaj lernejoj, establitaj en la komenco de la 20a jarcento, kiuj estis modelitaj laŭ la Escuela Moderna de Francesc Ferrer i Guàrdia, nome kataluna edukisto kaj anarkiisto. Ili estis grava parto de la anarkiisma, liberlerna, socialisma, kaj laborista movadoj en Usono, intencitaj por eduki la laboristojn el sekulara, klaskonscia perspektivo. La Modernaj Lernejoj faris ĉiutagajn akademiajn klasojn por infanoj, kaj noktajn sekvedukajn lecionojn por plenkreskuloj.

En Novjorko[redakti | redakti fonton]

La unua, kaj plej elstara, el la Modernaj Lernejoj estis fondita en Novjorko, en 1911, du jarojn post la eksekuto de Francesc Ferrer i Guàrdia pro akuzo de ribelo en monarkiisma Hispanio la 18an de Oktobro 1909. Ofte nomata Ferrer Center, ĝi estis fondita pere de unua kunsido de elstaraj anarkiistoj — kiaj Leonard Abbott, Alexander Berkman, Voltairine de Cleyre, kaj Emma Goldman — en la Placo St. Mark, en Manhatana Lower East Side, sed dufoje translokiĝis aliloken, unuafoje ankoraŭ ene de la Malsupra Manhatano, poste al Harlem. La Ferrer Center malfermiĝis kun nur naŭ studentoj, el kiuj unu estis la filo de Margaret Sanger, nome aktivuloj por rajtoj al kontraŭkoncipo. Starte en 1912, la direktoro de la lernejo estis la filozofo Will Durant, kiu ankaŭ instruis tie. Krom Berkman kaj Goldman, la Ferrer Center inkludis la pentristojn de la Ashcan School nome Robert Henri kaj George Bellows, kaj ties gastaj prelegantoj estis verkistoj kaj politikaj aktivuloj kiaj Margaret Sanger, Jack London, kaj Upton Sinclair.[1] Studentino Magda Schoenwetter, rememoras ke la lernejo uzis metodojn kaj ekipadon de Montessori, kaj emfazis akademiajn liberon pli ol fiksajn temojn, kiaj literumado kaj aritmetiko.[2] La gazeto The Modern School origine startis kiel letero pri novaĵoj al gepatroj, kiam la lernejo estis en Novjorko, presita per mana presmaŝino uzata en instruado de presado kiel profesio. Post translokiĝi al la Kolonio Stelton, Nov Ĵerzejo, la enhavo de la gazeto etendis al artikoloj pri poezio, prozo, arto, kaj liberecana edukado; la kovrilpaĝa ŝildo kaj internaj grafikoj estis desegnitaj de Rockwell Kent. Artistoj kaj verkistoj, inter kiuj Hart Crane kaj Wallace Stevens, konsideris The Modern School kiel “la plej bele presita gazeto en ekzistado.”

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Post la bombo de Lexington Avenue de 4a de Julio 1914, la polico priserĉis kaj kelkajn fojojn rabadis la Ferrer Center kaj aliajn laboristajn kaj anarkiismajn organizojn en Novjorko.[3] Agnoskante la urban danĝeron por ties lernejo, la organizantoj aĉetis 68 akreojn (275,000 m²) en Piscataway, Nov-Ĵerzejo, kaj translokiĝis tien en 1914, iĝante la centro de la Kolonio Stelton. Krome, aparte Novjorko, estis fondita la Ferrer Colony and Modern School (ĉ. 1910–1915) kiel komunumo bazita sur Moderna Lernejo, kiu daŭris ĉirkaŭ kvardek jarojn. En 1933, James kaj Nellie Dick, kiuj antaŭe estis direktoroj de la Stelton Modern School, fondis la Modernan Lernejon en Lakewood, Nov-Ĵerzejo,[3] kiu survivis al la origina Moderna Lernejo, al la Ferrer Center, iĝante fina survivinta tia lernejo, kiu daŭris ĝis 1958.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Avrich, Paul, The Modern School Movement, AK Press (2005), p.212: Ĉe Ferrer Center, Berkman estis nomata “The Pope” (la papo), Goldman estis nomata “The Red Queen” (la ruĝa reĝino).
  2. Avrich, Paul, Anarchist Voices: An Oral History of Anarchism in America, “Interview with Magda Schoenwetter”, AK Press (2005), ISBN 1-904859-27-5, ISBN 978-1-904859-27-7, p.230: “What everybody is yowling about now — freedom in education — we had then, though I still can’t spell or do multiplication.”
  3. 3,0 3,1 Avrich, Paul, The Modern School Movement. Princeton: Princeton University Press (1980); Avrich, Paul, Anarchist Portraits, Princeton: Princeton University Press, ISBN 0-691-00609-1 (1988)
  4. AERO-GRAMME #11: The Alternative Education Resource Organization Newsletter. Arkivita el la originalo je 2011-09-29. Alirita 2016-08-15.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paul Avrich, The Modern School Movement: Anarchism and Education in the United States (AK Press edition)
  • Avrich, Paul, Anarchist Portraits, Princeton: Princeton University Press (1988), ISBN 0-691-00609-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]