Moderna danco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isadora Duncan ĉirkaŭ 1910.
Martha Graham en 1948.

Moderna danco eliris kiel reago al la tro konitaj formoj de la klasika baleto kaj probable kiel neceso esprimi sin pli libere per la korpo. Kvankam la moderna danco plubaziĝas sur la baleto, de kio pluhavas specifajn formojn, Ĝi aldonas al tiu alian senton, konsiderante alimaniere la korpon de la dancistoj. Ampleksigante la rangon de movo, oni komencis danci per nudaj piedoj (senŝuaj), kun diferencaj vestoj kaj uzante la spacon por pli ambiciaj ebloj.

Dekomence tiu tipo de danco kaj spektaklo estis limigita al alternativaj etosoj kaj eventoj, sed dum la dua duono de la 20-a jarcento plie kaj plie ĝi eniris en la tradiciaj kultureventoj, famaj festivaloj, ktp.

Famaj dancistoj

Grandaj gravuloj de la moderna danco estis aŭ estas Isadora Duncan, Ruth Saint Denis, Mary Wigman, Martha Graham, Doris Humphrey, Merce Cunningham kaj Alvin Ailey.

Vidu ankaŭ