Modernismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Modernismo (1600-) estas la reganta filozofio aŭ mondbildo de la industria erao, la postkristana mondkoncepto de la Okcidento.

En filozofio[redakti | redakti fonton]

Ĝi vidas la universon kiel granda maŝino, eĉ homon kiel senspirita maŝino, ĉio tute komprenebla per homa racio. Dio, se li eĉ ekzistas, ekzistas nur kiel emerita kreinto (diismo). En la plej severa formo, modernismo diras ke ekzistas sole la natura, ne la supernatura (materialismo); kaj ke la science sciebla estas tute sama kiel la reala – alivorte, se scienco ne povas scii pri io, eĉ teorie, sekve tio ne ekzistas en realo (pozitivismo).

Politike, modernismo fidas al Racio (= Scienco, Teknologio), Progreso, Egaleco kaj Libereco. Ĝi kredas ke homo estas nature bona kaj raciema, sed estas koruptita de socio.

Modernismo estis konstruita de la pensantoj Kartezio, Bakono, Hobbes, Neŭtono, Locke, Hume, Rousseau, Adam Smith, Kantio, Mill, Darvino, Markso, Ejnstejno, Crick, Minsky, Dennet kaj aliaj – precipe en Britio, Francio kaj Germanio dum 1600-2000. Dum 1150-1600, modernismo naskiĝis el la ideoj de Aristotelo, Tomaso de Akvino kaj Galileo. Inter ĝiaj branĉoj estas Kapitalismo, Marksismo, Materialismo kaj la mondbildo de Moderna scienco. La pinta aŭ klasika epoko de modernismo venis dum la 18-a jarcento, dum la mem-nomata Ilumineco.

En la mondo[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la 18-a jarcento kaj denove en la 20-a jarcento, iom da movo for de modernismo okazis en la Okcidento: romantika arto (ekzemple, la poezio de William Blake), kvantuma mekaniko, hipioj, Zenismo, Postmodernismo, ktp. Sed la plej arda batalo kontraŭ modernismo okazas ne ĉe la universitato aŭ librovendejo, sed ĉe preĝejoj el fundamentismo, kaj islama kaj kristana. Fakte, en Usono, multe de kulturo, politiko kaj religio estas komprenebla kiel lukto inter kristanismo kaj modernismo.

Praktike, la plej granda triumfo de modernismo estas moderna scienco kaj industria komforto – la granda forigado de malsano, malsato, penega laboro kaj malriĉeco por la plimulto en nacioj industriigitaj. Filozofie, la plej granda ĝisnuna triumfo estis la eltrovo de DNA en 1953 de Crick kaj Watson – ke vivo havas bazon materialisman, ne "spirita" aŭ iel nedifinebla (vitalismo). Se sciencistoj kaj filozofoj povos eltrovi tian bazon por la menso – oni nun penadas (ekzemple, Crick, Minsky kaj Dennett) – la filozofia triumfo de modernismo estos preskaŭ tuta.

Sed tia triumfo portas koston: la sama sistemo kiu povas amase produkti sapon, ankaŭ povas amase produkti mortintojn: Hiroŝimo, Aŭŝvico, Dresdeno, Stalino, ktp. Kaj eĉ en tempo de paco, modernismo, per tia industria komforto, iom post iom detruas la planedon (kiel diras verduloj). Sed la plej profunda manko de modernismo: kvankam ĝi nutras la ventron kaj eĉ la menson, ĝi ne nutras la koron de homo, la spiriton (kiel diras la romantikistoj, hipioj, Unamuno, Kerouac, Lewis Mumford kaj Johano Paŭlo la 2-a, inter aliaj). Tial religio ankoraŭ floras kaj ofte staras kontraŭ modernismo.

Por la fina triumfo, modernismo devas ne nur klarigi la koron de homo materialisme, sed ankaŭ nutras ĝin. Tio ŝajnas preskaŭ malebla, sed historio estas plena de la paradoksa kaj la neatendita.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

En hispanlingvaj landoj Modernismo estas tre preciza skolo ĉefe poezia konsistanta en apartigo el la povra kontemplo de la realo, kaj anstataŭe la deziro de plej alta, stetika kaj eĉ nerelaa mondo. Oni konsideras ties pioniron José Martí, el Kubo, kaj ties disvastiganto en Eŭropo Rubén Darío.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]