Modrý Kameň (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzistas ankaŭ urbo nomata Modrý Kameň.

Burgo Modrý Kameň situas en la urbo Modrý Kameň kaj ĝi donis al urbo nomon. Ĝi estis fondita ĉirkaŭ jaro1137. Unua konata posedanto de burgo estis Zvolenaperfekto Ditrich de dinastio de kavaliro Donč.

Ruinoj de burgo super urbeto Modrý Kameň

Li famiĝis per sia ekonomia konstrua aktiveco. Dum la regado de reĝo Béla la 4-a, burgo Modrý Kameň komencis ŝanĝiĝis al grava kontraŭ-tatara fortifikaĝo pro sia strategia situo en sistemo de defendaj burgoj de Hungario.
Kastelo ofte vizitadas batalanto kaj renesanca poeoto Bálint Balassi (1554-1594).
Post la atako de turkoj ekde 17-an julion 1575 ĝis 19-an julion 1575 , ili konkeras burgon. Ili restadis tie ĝis decembro 1593, kiam malvenkas de forta atako de Mikuláš Pálfy kaj Krištof Tiefenbach. Antaŭ retreto ili ekbruligis kaj suprenĵetis la burgon en aero. Dum restado en burgo turkoj prirabis ĉirkaŭaĵon - detruis urbeton Horné Strháre. En valo en domgrupo Dolina ili konstruis akva muelejon kaj en ĉirkaŭaĵo ekplantis kaŝtanarboj. Ili trakonstruis la burgon kaj tranomigas ĝin je Ikipalanka - "dufoja fortifikaĵo".

Post foriro de Turkoj donis Žigmund Balaša ripari la burgon en origina stato. En nova turka milito pormallonga tempo posedis burgon Emeriko Thököly. Anoj de lia garnizono kaŭzas brulegon de burgo, kiu denove ruinigis la burgon. En jaro 1730 donis Gabriel Balaša en suba parto de burgo konstrui kastelon en baroka stilo. Supera gotika burgo restis ruinita. Tiu ĉi parton post rearanĝo de ŝtuparoj kaj irvojetoj familio de posedantoj uzas por restado kaj promenado. En 1750 estis finkonstruita kastela kapelo, kiu estas sanktigita al Sankta Anna kaj kiu donis konstrui Pavol Balaša. Ĝi apartenas al gravajpersonoj de sia familio. En regionoj Novohrad kaj Hont donis konstrui de propra elspezo 16 preĝejon.

En jaro 1752 posedas burgon zvolena perfekto Ján Balaša.

Lasta posedantino de burgo kaj kastelo estis grafino Almašiová (hu:Almassi), kiu en jaro 1923 vendis tutan areon al ĉeĥoslovakia ŝtato.

Kastelo kun muzeo

Nuntempe en kastelo estas Muzeo pri ludiloj kaj marionet-kulturoj kaj ekspozicio de denta teĥniko, unuaj de sia specio en Slovakio, etnografa muzeo de regiono kaj ekspozicio pri vivo de renesancia poeto Bálint Balassi.

Eniro de muzeo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.