Moe Howard
| Moe Howard | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Moe Howard | ||
| Naskonomo | Moses Harry Horwitz | |
| Naskiĝo | 19-an de junio 1897 en Bensonhurst | |
| Morto | 4-an de majo 1975 (77-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | pulma kancero | |
| Tombo | Hillside Memorial Park (en) | |
| Religio | judaismo vd | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Erasmus Hall High School (en) | |
| Familio | ||
| Patro | Solomon Horwitz (en) | |
| Gefratoj | Shemp Howard kaj Curly Howard | |
| Infanoj | Joan Howard Maurer (mul) | |
| Profesio | ||
| Alia nomo | Moe Howard vd | |
| Okupo | teatra aktoro scenaristo voĉaktoro filmaktoro televida aktoro komediisto | |
| Aktiva dum | 1909– vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Moe HOWARD (naskita kiel Harry Moses Horwitz; la 19-an de junio 1897 en Bensonhurst, Novjorko; mortis la 4-an de majo 1975 en Los-Anĝeleso) estis usona komikisto kaj aktoro kaj la centra figuro en la komedia trupo The Three Stooges ("La Tri Brutuloj"), kies tipa slapstiko kaj farso aperis en filmoj kaj televido dum kvar jardekoj. Lia distinga hararanĝo aperis kiam, kiel knabo, li tondis siajn buklojn per tondilo, kreante haketan, bovloforman tondaĵon.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Howard naskiĝis en Novjorko, Usono, kaj komencis sian aktoran karieron en teatro kun Ted Healy. Kune ili filmis sian unuan filmon, Ted Healy Soup to Nuts (1930). Ted Healy and his Stooges estis grupo de komikistoj, en kiuj estis Ted, la frato de Moe, Shemp Howard, Larry Fine kaj Fred Sanborn. Shemp forlasis la grupon kaj estis anstataŭigita de la pli juna frato de Moe, Curly Howard. Post pluraj registradoj por MGM, la grupo disiĝis en 1934.
La Tri Brutuloj komencis sian karieron en 1934 per la mallonga filmo Woman Haters (1934) por Columbia Pictures. La Tri Brutuloj faris 190 mallongajn filmojn inter 1934 kaj 1958.
Komence de la 1950-aj kaj komence de la 1960-aj jaroj, La Tri Brutuloj komencis fari filmojn kiel ekzemple Have Rocket—Will Travel (1959), The Three Stooges in Orbit (1962)
En la finaj jaroj de sia kariero, li aperis en televido kun The Mike Douglas Show.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Moe Howard on The Mike Douglas Show. Part 3 (August 20, 2007). Arkivita el la originalo je 2010-11-07. Alirita February 9, 2018 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mia Amiko Moe de Bob Bernet (havante leterojn kaj maloftajn fotojn de Moe Howard hejme)
- Moe Howard ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- 382741 Moe Howard ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Intervjuo de Moe Howard kun Richard Lamparski, aŭdioArkivigite je 2021-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo kun Moe Howard (aŭdio)Arkivigite je 2020-07-22 per la retarkivo Wayback Machine

