Moeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moea bildoj de Natalja Poklonskaja.

Moeo (Japane: 萌え [moe]; Angle: Moe/Moé, oni akcentas je e) estas Japanlingva slango/subkultura termino signifanta fetiĉismon, simpation aŭ amon por inaj personoj en animeoj, mangao kaj komputilludo.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La nova termino devenas el otakua kulturo. Oni uzas ĝin vastesignife ankaŭ por hobioj, ekzemple 鉄道萌え [tecudo-moe] "trajna moeo" estas simple pasia intereso por trajnoj. Tamen, ĝenerale oni uzas ĝin por personoj (ofte inaj) en animeo, mangao kaj komputilludo. Iuj uzas ĝin simple kiel kunvorto de "ĉarma", ĉar oni ofte uzas ĝin por biŝoŭĵo(bela juna knabino). Unue oni limas ĝin por belaj junulinoj, sed nuntempe uzas ankaŭ por samseksaj personoj, pliaĝaj aŭ nehomaj personoj.

Origino[redakti | redakti fonton]

La origino kaj vortodeveno estas nekonataj. Nuntempe oni diskutas pri deveno. Iuj kredas ke la termino devenas el nomo de animeaj rolulinoj (TOMOE Hotaru en Sailor Moon, SAGISAWA Moe en animeo Kyōryū Wakusei en 1993). Aliaj kredas ke ĝi devenas el misŝanĝo de samsono-malsamsignifo-vorto 燃え [moe] "bruli".

La malvorto, 萎え [nae] "malmoeo" signifas enuon.

Originale "萌え" signifas "evolui", "kreski", en bankado "procenti".

Atributoj de moeo[redakti | redakti fonton]

Examples of various Moeo rolulinoj.

Otakuoj diras ke moevokaj personoj havas iom atributojn (distingilo) por distingi de aliaj personoj. Verkistoj intence havigas atributojn al personoj en siaj verkoj. Sekvantajn atributojn ripete uzas moeliteraturistoj, pro tio ili ŝablonigas moeajn kaj aliajn influatajn literaturojn.

  • Vestoj
    • Meganekko - 眼鏡っ子 [meganekko] Knabino kun okulvitro, ofte havas sidlokon de gvidanto de iu grupo, ekz. ĉefklasano de klubo.
    • Rolkostumado
  • Karakteroj
    • Doji - ドジ [doĵi] Mallerteco. Knabino mallertas pri ĉio; ĉefrolanto helpas ŝin kaj rilato ekokazas.
    • Tsundere - ツンデレ [cundere] Tsundere konsistas el du onomatopeoj, tsun-tsun montras altkapan aŭ flegman konduton, kaj male dere-dere montras konduton molan kaj enamiĝantan. Tiel tipa ina karaktero flegme aŭ altkape kondutas al ĉefrolulo, tamen post evoluo de rilato ŝi mole kondutas al li.
  • Rilatoj
    • Fratino
    • Junuleca amikino

Moeo pri junafratino[redakti | redakti fonton]

En reala folkloro, Japana Esperantisto, folkloristo Yanagita Kunio raportis en Imoto no Chikara 妹の力 (povo de junafratino, 1925), pri sopiro inter aĝafrato kaj junafratino.

En ŝoŭĵa mangao, Oniisama e de IKEDA Riyoko temas ke juna fratino sopiras sian aĝafraton.

Ekonomiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ raporto de Generala Instituto de Banko de Jokohamo en 2003, ekonomia grando de moeo estas minimume 88.8 miliardoj da eno.