Moesia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Moesia (bulgare Мизия, greke Μοισία, rumane Moesia serbe Мезија) estis antikva lando en sudorienta Eŭropo, sude de la rivero Danubo, en kiu origine loĝis la trakoj. Dum la jaroj 29 respektive 15 antaŭ Kristo la Romia Imperio konkeris ĝin kaj en la jaro 6 deklaris ĝin romia provinco: origine unu provinco, dum la imperiestro Domiciano la teritorio estis dividita en

dividitan de la rivero Cebrus (la moderna Cibirica respektive Zibru).

Ambaŭ provincoj kune ampleksis grandajn partojn de la hodiaŭaj ŝtatoj Serbio, Bulgario kaj Rumanio.

Dum la epoko de la imperiestro Tiberio ambaŭ provincoj estis ofte atakitaj de la nordaj triboj de dakoj kaj sarmatoj: Kiam la Romia Imperio konkeris Dakion en la jaro 106, la atakoj ĉesis, ĝis en la jaro 271 la gotoj devigis la romian imperiestron Aŭrelianon lasi al ili Dakion. La imperiestro Valens en la jaro 375 permesis al la okcidentaj gotoj, kiuj estis premitaj de la hunoj, ekloĝi en Moesia. Inter la 5-a kaj 7-a jarcentoj sekvis la slavoj. Ekde la jaro 679 aldone la prabulgaroj venis al la regiono kaj iom post iom miksiĝis kun la traka, romia kaj slava loĝantaro: Ekde la jaro 681 ekzistis la Bulgara Imperio.