Moesia Inferior

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus

Moesia Inferior estis provinco de la Romia Imperio.

Moesia Inferior, jen malhelruĝe akcentita

Moesia (jen latine, bulgare Мизия, greke Μοισία, serbe Мезија) estis antikva lando en sudorienta Eŭropo, sude de la rivero Danubo, en kiu origine loĝis la trakoj. Dum la jaro 29 antaŭ Kristo la Romia Imperio konkeris ĝin kaj dum la jaro 6 deklaris ĝin romia provinco: origine unu provinco, dum la imperiestro Domiciano en la jaro 87 ĝi estis dividita en okcidentan parton, Moesia Superior, kaj orientan parton, Moesia Inferior, dividitan de la rivero Cebrus (la moderna Cibirica respektive Zibru).

Moesia Inferior, foje ankaŭ nomita Ripa Thracia, ampleksis la orienton de la hodiaŭa ŝtato Bulgario kaj la sudon de la hodiaŭa Rumanio. La orientan limon de la provinco konsistigis la Nigra Maro.

Dum la epoko de imperiestro Tiberio la provinco estis ofte atakita de la nordaj triboj de dakoj kaj sarmatoj: Kiam la Romia Imperio konkeris Dakion dum la jaro 106, la atakoj ĉesis, ĝis dum la jaro 271 la gotoj devigis la romian imperiestron Aŭrelianon lasi al ili Dakion. La imperiestro Valens dum la jaro 375 permesis al la okcidentaj gotoj, kiuj estis premitaj de la hunoj, ekloĝi en Moesia. Inter la 5-a kaj 7-a jarcentoj sekvis la slavoj. Ekde la jaro 679 aldone la prabulgaroj venis al la regiono kaj iom post iom miksiĝis kun la traka, romia kaj slava loĝantaro: Ekde la jaro 681 ekzistis la Bulgara Imperio.

Gravaj urboj de la provinco Moesia Inferior estis

Tomis, Odessos kaj Istros estis grekaj urboj, kiuj formis "kvin-urbo-ligon" (pentapolis) kun Mesembria kaj Apollonia.