Mogadiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mogadiŝo
[[Dosiero:
Fotomontaĵo
|300px|center]]
havenurbo • ĉefurbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 2 120 000  (2015) [+]
Loĝdenso 23 297 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 2° 2′ N, 45° 21′ O (mapo)2.039166666666745.341944444444Koordinatoj: 2° 2′ N, 45° 21′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Areo 91 km² (9 100 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Mogadiŝo (Somalio)
Mogadiŝo (Somalio)
DEC
Mogadiŝo
Mogadiŝo
Situo de Mogadiŝo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mogadishu [+]
vdr


Mogadiŝo en 2006
Mogadiŝo en 1993

Mogadiŝo (somale: Muqdisho) estas ĉefurbo de Somalio. Ĝi estas la tria plej granda urbo de la lando kaj kuŝas ĉe la Hinda Oceano. Laŭ taksoj de la Unuiĝintaj Nacioj, la urbo havis en 1990 ĉirkaŭ 1,2 milionon da loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo jam estis loĝata en la 10-a jarcento, kiam tie estis konvena klimato, akvo por agrikulturado.

En la 16-a jarcento Mogadiŝo venis sub portugalan potencon. En 1871 okupis la landon la Sultano de Zanzibaro kaj luigis ĝin en 1892 al Italio. La 26-an de novembro estis tie murdita la itala ĝenerala konzulo Antonio Cecchi far somaloj. La urbon aĉetis en 1905 la italoj kaj igis ĉefurbo de la nova kolonio Itala Somallando. Dum la dua mondmilito okupis ĝin britaj trupoj enpenetrantaj el la direkto de Kenjo.

En 1977, la germana sekretservo liberigis pasaĝerojn de forrabita flugmaŝino sur la flughaveno de la urbo.

La 3-an de oktobro en 1993, okazis gravaj bataloj ĉe la urbo inter la UN-soldatoj kaj la indiĝenaj armitoj, kiuj sukceis forpeli la usonajn soldatojn per siaj atakoj, fiagoj.

Hodiaŭ, la urbo estas la plej danĝera loko de la mondo, karakterizita per grupaj kampoj kaj politikaj disputoj.

Servoj[redakti | redakti fonton]

La Somalia Nacia Universitato (somale Jaamacada Ummada Soomaaliyeed; arabe الجامعة الوطنية الصومالية, angle Somali National University, akronime SNU, antaŭe nomita itale Universita' Nazionale Somala) estas la nacia universitato de Somalio. La ĉefa kampuso de la universitato estas en Mogadiŝo. La ĉefkampuso situas kvar kilometrojn de Mogadiŝo Internacia Flughaveno nomita laŭ Aden Abdullah Osman Daar.

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Mogadiŝo posedas marhavenon kaj estas la ekonomia kaj financa centro de Somalio. La plej gravaj industribranĉoj estas la nutraĵ-, trinkaĵ- kaj teksaĵindustrio. La urbo estas kunligita per vojoj al Kenjo kaj Etiopio. Ĝi havas ankaŭ etan flugtrafikon.