Mogarraz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mogarraz
SDFMOG01.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37610 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 240  (2022) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 30′ N, 6° 3′ U (mapo)40.491944444444-6.0527777777778Koordinatoj: 40° 30′ N, 6° 3′ U (mapo) [+]
Alto 766 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Situo de Mogarraz
Situo de Mogarraz

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Mogarraz [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Mogarraz estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la Municiparo Sierra de Francia. Mogarraz estas deklarita Havaĵo de Kultura Intereso kun kategorio de historia komplekso en 1998, prezentante urban strukturon de tipa mezepoka stilo, kun mallarĝaj stratoj kaj neregula desegno.

Placo.
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko9,05, okupas totalan areon de 9,05 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 283 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 1 000 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj San Martín del Castañar, San Miguel del Robledo, Las Casas del Conde, La Alberca, Miranda del Castañar, Monforte de la Sierra kaj Cepeda.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio. Nun altiras turismon la popola arkitekturo. La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]