Mohéli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moheli
Mohéli
Mohéli
autonomous island of the Comoros • vulkaninsulo
Situo Hinda Oceano
Insularo Komora insularo
Geografia situo 12° 19′ S, 43° 44′ O (mapo)-12.3143.726111111111790Koordinatoj: 12° 19′ S, 43° 44′ O (mapo) f1
Moheli (Komoroj)
Moheli (Komoroj)
DEC
Moheli
Moheli

Map

Areo 290 km² f4
Plej alta loko monto Mzé Koukoulé
790 mf5
Ŝtato Komoroj Komoroj
Loĝantaro 40 000
138 loĝ./km²
Ĉefa loko Fomboni
Flago de la insulo
Flago de la insulo
vdr

Moheli (aŭ ankaŭ Mohéli, komore Mwali) estas la plej malgranda el la tri ĉefaj insuloj de la arkipelaga ŝtato Komoroj kaj de la komora insularo.

Geografio

Mohéli situas proksimume 50 km sude de Granda Komoro. La insulo grandas 290 km².

Kiel la aliaj insuloj de la Komoroj, ankaŭ Mohéli ekestis per vulkana aktiveco. Inter okcidento kaj oriento vulkana montoĉeno pasas la insulon, la plej granda altaĵo per 790 m estas la monto Mzé Koukoulé. La kratera lago Dziani Boundouni proksime de la marbordo havas saletan akvon.

La fekunda vulkana grundo kaj multaj akvofontoj rezultigas abundan kreskon de vegetaĵoj. Ĉefe en pli altaj regionoj dominas tropika pluvarbaro, dum la ebenaĵoj estas uzataj agrikulture. Precipe plantiĝas kaj rikoltiĝas kafo, kakao, kokoso kaj ilangilango, kiu estas fonto de volatila oleo.

En la sudo de la insulo tri najbaraj insuletoj kreas nature protektitan havenon, la insuleto Ŝisiŭa Unefu pasintece estis kolonio por Lepro-malsanuloj.

Loĝantaro

La proksimume 40 000 loĝantoj estas posteuloj de afrikaj, arabaj kaj madagaskaraj enmigrintoj kaj parolas ŝimŭali, dialekton de la komora lingvo. Krome la araba kaj franca estas oficialaj lingvoj.

Ĉe la norda marbordo situas, protektite de apudmarborda korala rifo, Fomboni, la plej granda loĝloko de la insulo.

Historio

De la 15-a ĝis 19-a jarcento la insulo Mohéli apartenis al la sultanejo Anjuano, sed iom post iom iĝis memstara politika unuo. La ekestinta memstara sultanejo inter la jaroj 1832 kaj 1885 estis regita de la sultana dinastio Ramanetaka veninta el Madagaskaro. La sultanino Djumbe Fatima, nomata Raketaka, en 1842 vokis la armeon de Francio protekte de la ekspansianta sultanejo Zanzibaro. Dum la sekvaj jardekoj pli kaj pli fortiĝis la francia influo. En 1861 kaj 1871 la armeo de Francio armee intervenis en la internajn konfliktojn de la insulanoj. En 1886 Mohéli oficiale iĝis francia protektejo, administrata de la goberniestro de Majoto. La sultanejo tamen formale restis ĝis la jaro 1912. Post la murdiĝo de la lasta sultano de la dinastio Ramanetaka, ekde la jaro 1885 regis la arabdevena dinastio Ŝeĥe-Muĥtar. Ekde 1897 ne estis sultano, kaj en 1912 ĉiuj komoraj insuloj iĝis parto de francia kolonio.

En 1975 la insulo Mohéli iĝis parto de la sendependiĝinta ŝtato Komoroj. En 1997 la anoj de la insulo samkiel tiuj de Anjuano deklaris sendependecon de la Komoroj, kion tamen rekonis neniu alia ŝtato. Post konstitucia reformo kaj referendumo en 2001 la insulo konsistigas unu el tri subrespublikoj en la nove fondita ŝtato Komora Unuiĝo.