Mohamad Ibrahim al-Ŝaar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohamad Ibrahim al-Ŝaar
محمد إبراهيم الشعار
Persona informo
محمد الشعار
Naskiĝo 1950
en Latakio
Religio sunaismo
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Sirio vd
Partio Baazo
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
ministro pri internaj aferoj de Sirio
Dum aprilo 2011 – novembro 2018
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mohamad Ibrahim al-Ŝaar - (arabe محمد إبراهيم الشعار, naskiĝis dum 1950 en Latakio - estas siria politikisto. Inter la jaroj 2011 kaj 2018 li estis la ministro pri internaj aferoj de Sirio. Mohamad Ibrahim al-Ŝaar reprezentas la politikan partion Baazo.

La 9-an de majo 2011, la Eŭropa Unio (EU) metis sankciojn kontraŭ Ŝaar kune kun 12 aliaj superuloj de Sirio. La Oficiala Ĵurnalo de Eŭropa Unio deklaras la kialon de sankcioj kontraŭ li kiel "engaĝiĝo en perforta traktado de manifestaciantoj". Same la 18-an de majo 2011 la registaro de Usono ordigis frostigi liajn bankkontojn kaj tiujn de ses pliaj superuloj de Sirio, interalie de la ŝtata prezidanto Baŝar al-Asad. La registaro de Svislando ankaŭ metis lin en sankcian liston en septembro 2011, citante la saman kialon donitan fare de la EU.