Saltu al enhavo

Mohamed Hussein Tantawi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohamed Hussein Tantawi
Persona informo
مُحمَّد حُسين طنطاوي
Naskiĝo 31-an de oktobro 1935 (1935-10-31)
en Kairo
Morto 21-an de septembro 2021 (2021-09-21) (85-jaraĝa)
en Kairo
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Loĝloko Heliopolis Palace vd
Ŝtataneco Egiptio (1971–2021)
Unuiĝinta Araba Respubliko (1958–1971)
Respubliko Egiptio (1953–1958)
Egipta Reĝlando (1935–1952) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Egipta Milita Akademio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio sen valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto • militisto • feldmarŝalo de Germania Armeo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1956–2012 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Mohammed Hussein TANTAWI Suleiman (arabe محمد حسين طنطاوى سليمان; n. la 31-an de oktobro 1935 - m. la 21-an de septembro 2021) estis egipta milita gvidanto, Ministro pri Defendo kaj Milita Industrio de Egiptio (1991–2012) (portempa ministro ekde la 11-a de februaro 2011), kaj Feldmarŝalo (1991). La 11-an de februaro 2011, li fariĝis Prezidanto de la Supera Konsilio de la Armeo, efike funkciante kiel la provizora estro de la egipta ŝtato ĝis fruaj elektoj. [1]

En la armeo ekde 1956. Partoprenanto en la araba-israelaj militoj, kaj ankaŭ en la Golfa Milito (flanke de Usono). Servis kiel milita ataŝeo en Pakistano. Ekde 1991 - Ministro pri Defendo.

Dum la Egipta Revolucio de 2011, li estis nomita kiel ebla estro de la transira registaro. Post la demisio de Hosni Mubarak, la povo en la lando estis oficiale (sed kontraŭe al la Konstitucio de la ARE) transdonita al la Supera Konsilio de la Armeo.

La 12-an de aŭgusto 2012, prezidanto Morsi tuj forigis lin de liaj postenoj kiel Ministro de Defendo kaj Prezidanto de la Supera Konsilio de la Armeo kaj emeritiĝis. Lin sukcedis Abdel Fattah el-Sisi.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]