Mohamedo la 6-a (Maroko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohamedo la 6-a de Maroko
الملك محمد السادس للمغرب
Reĝo de Maroko
Ceteraj titoloj Amir al-mu'minin ("princo de la kredantoj")
Persona informo
محمد السادس بن الحسن
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1963 (1963-08-21) (60-jaraĝa)
en Rabato
Religio islamano vd
Etno araboberberoj vd
Lingvoj arabaanglafrancahispana vd
Ŝtataneco Maroko vd
Alma mater Universitato de Mohamedo la 5-a • University of Nice Sophia Antipolis • Collège Royal • University of Côte d'Azur vd
Familio
Dinastio Alaŭia dinastio vd
Patro Hasano la 2-a vd
Patrino Lalla Latifa vd
Gefratoj Princo Moulay Rachid • princino Lalla Hasna • princino Lalla Asma • princino Lalla Meryem vd
Edz(in)o Princess Lalla Salma of Morocco vd
Infanoj Lalla Khadija of Morocco • Moulay Hassan, Crown Prince of Morocco vd
Parencoj Mohamedo la 5-a vd
Profesio
Okupo reĝomonarko vd
Reĝo de Maroko
Dum 1999–nun
Antaŭulo Hasano la 2-a, lia patro
Sekvanto – (nun en ofico)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reĝo Mohamedo la 6-a de Maroko (arabe محمد السادس بن الحسن‎, Muḥammad as-sādis ibn al-Ḥasan; en maroka tamaziĥta lingvo ⵎⵓⵃⵎⵎⴷ ⵡⵉⵙⵙ ⵚⴹⵉⵚ, Muḥammed wiss ṣḍiṣ), ankaŭ konata kiel Muhammad bin (al-)Hassan bin Muhammad bin Jussef (al-)Alaŭi, (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1963) estas la dua infano kaj plej aĝa filo de Hasano la 2-a kaj lia edzino Lalla Latifa.

Mohamedo kun sia patro Hasano la 2-a en 1967 aŭ 1968

Li estas la aktuala reĝo de Maroko, ekde kiam li altroniĝis en julio de 1999 post la morto de sia patro kaj antaŭulo Hasano la 2-a. Li estas la 18-a reganto de la alaŭia dinastio, kiu regas en Maroko ekde 1666 (unue sultanoj, poste reĝoj), kaj laŭ la konstitucio de Maroko ĝi posedas ankaŭ la titolon Amir al-Mu'minin (religia estro de la kredantoj). Li (kaj liaj registaroj) klopodis montri sian regadon kiel malferma kaj moderniga, krom la alproksimigo al la Eŭropa Unio. Sed male al tio kio okazas en Eŭropo, la rolo de reĝo en Maroko ankoraŭ multe distas de tio kion moderna demokratio konsideras kaj tiel lia politika povo kaj influo en la ĝeneralaj aferoj ege pezas. La respekto al la homaj rajtoj ne estas tiom kontrolata kiom en Okcidenta Eŭropo, krom estas jarcentaj problemoj ne solvitaj kiaj tiuj de malriĉeco en grandaj areoj ekzemple en Rif, la apartigo kaj duarangigo de la berbera loĝantaro, la sendependeco de Okcidenta Saharo, la subpremado de disidentoj kaj studentoj, la rajtoj de virinoj (ekzemple lia edzino ne estas reĝino), la konflikto de radikalaj islamistoj ktp.

Tre ofte kompare kun la rolo de la reĝoj en Okcidenta Eŭropo oni rimarkigas kaj oni kritikas la troan registan povon de tiu reĝo, kiu povas iniciati religian reformon por fortigi sian povon, krei ekonomian sendependan zonon, kiel ĉe Tanĝero, ne rilatajn al la registaro, krei sian propran politikan partion kiu malekvilibras la politikan sistemon, elekti kelkajn ministrojn ktp. Krome li kreas enorman riĉon (1.757 milionoj de eŭroj en 2008 laŭ la gazeto Forbes) kaj daŭre ege pliigas sian posedaĵaron male al aliaj reĝoj.[1]

princo Mohamedo en 1989

Lia frato estas princo Moulay Rachid.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]