Mohammad-Taki Bahar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Mohammad-Taki Bahar (perse محمدتقی بهار; ankaŭ latinliterigita kiel Mohammad-Taqi Bahar, Mohammad-Taghi Bahar aŭ kun diakritaj signoj Mohammad-Taqí Bahār; naskiĝis la 6-an de novembro 1884 en Maŝhado, mortis la 22-an de aprilo 1951 en Tehrano), vaste konata kiel Malek o-Ŝo'arā (perse ملکالشعراء) respektive Malek o-Ŝo'arā Bahār (laŭvorte: "la reĝo de poetoj"), estas fama irana poeto kaj klerulo, kiu ankaŭ estis politikisto, ĵurnalisto, historiisto kaj profesoro pri literaturo. Kvankam li estis 20-a-jarcenta poeto, liaj poemoj estas sufiĉe tradiciaj kaj havas forte naciisman karakteron. Multas en ili aludoj al la persa mitologio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]