Saltu al enhavo

Mohammed Abdullah Hassan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohammed Abdullah Hassan
Persona informo
محمّد عبد اللّه حسن
Maxamed Cabdule Xasan
Naskiĝo 7-an de aprilo 1856 (1856-04-07)
en Buuhoodle, Dhulbahante garadate
Morto 21-an de decembro 1920 (1920-12-21) (64-jaraĝa)
en Imi, Ogadeno,  Derviŝa Ŝtato
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Hispana gripo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio islamo vd
Ŝtataneco Somalio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo elviolatoros Sayyid Mah MAH vd
Okupo politikisto verkisto religiestro rezistobatalanto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sajid Mohammed Abdille HASSAN (somale Sayid Maxamed Cabdille Xasan; arabe محمد عبد الله حسن‎; Osmana skribo 𐒉𐒖𐒕𐒕𐒘𐒆 𐒑𐒙𐒔𐒖𐒑𐒑𐒗𐒆 𐒛𐒁𐒆𐒚𐒐𐒐𐒖𐒔 H𐒖𐒈𐒈𐒖𐒒; n. la 7-an de aprilo 1856 en Buhoudle, nordorienta Somalio - m. la 21- an de decembro 1920 en Imi, Ogadeno en nuna Etiopio) estis sufia ŝejko kaj la plej grava somala poeto de sia tempo. Li gvidis jardek-longan ribelon kontraŭ la divido de la somalaj teritorioj inter la koloniaj potencoj Italio kaj Britio kaj kontraŭ la aneksado de la Ogaden-regiono al Etiopio. [1]

La nomo de Hassan estas kelkfoje neformale mallongigita kiel MAH. Li estas nomata la patro de somala naciismo.

Kun la helpo de sia derviŝa movado, kiu funkciis kiel unuiga forto inter la senespere dividitaj somaliaj klanoj, kaj per diplomatia ekspluatado de la politika rivaleco inter la koloniaj potencoj, li sukcesis establi sendependan ŝtatan strukturon en la somala landinterno dum pluraj jaroj. Tamen, post la fino de la Unua Mondmilito, en 1920, la brita aerarmeo sukcesis disbati la derviŝan reziston en relative mallonga tempo.

Mohammed Abdullah Hassan ofte kompariĝas kun Muhammad Ahmad, la sudana Mahdo, kaj tial estas foje nomata la Mahdo, kvankam li mem neniam postulis tiun titolon. La britoj nomis lin la Freneza Mulao. Tamen, laŭ Douglas Jardine, la kromnomo ne estis kreita de la britoj, sed prefere traduko de la somala esprimo wadaad waal (la Freneza Mulano). Samtempa somala poeto, Ali Jama Habil, verkis poemon nomitan "Maxamed Waal" (La Freneza Mohamedo). La somala vorto waalan kovras spektron - de pura frenezo aŭ "freneza" kuraĝo ĝis alimonda interna trankvilo. [2]

Li ankaŭ estas konata pro sia poezio. Kelkaj el la poemoj de Hassan estas konsiderataj klasikaĵoj en Somalio.

Kelkaj poemoj de la Sajid inkluzivas:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ”Sayyid Maxamed Cabdulle Xasan | Somalian leader” (angle). Encyclopedia Britannica. Alirita la 23-an de marto 2020.
  2. Irons, Roy (2013-11-04) (angle). Churchill and the Mad Mullah of Somaliland: Betrayal and Redemption 1899–1921. Pen and Sword. ISBN 978-1-4738-3155-1. alirita la 23-an de marto 2020