Mohokoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohokoj
etno • Native American tribe
Nord-Amerikaj indianoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Mohokoj[1] (en Mohoka lingvo: Kanienʼkehá꞉ka[2]) estas la plej orienta tribo de Haudenosaunee, aŭ Irokeza Konfederacio. Ili estas Indianoj de Nordameriko kiuj parolas la mohokan lingvon el la Irokeza lingvaro, kun komunumoj en teritorioj de nuna norda Novjorkio kaj sudorienta Kanado, ĉefe ĉe la Lago Ontario kaj la rivero Sankt-Laŭrenco. Kiel unu el la kvin originaj membroj de la Irokeza Ligo, la Mohokoj estas konataj kiel Gardantoj de la Orienta Pordo – nome tradiciaj gvardianoj de la Irokeza Konfederacio kontraŭ la invadoj el Oriento.

Pauline Johnson, Mohoka verkistino.

Historie, la Mohokoj estis origine bazitaj sur la valo de la rivero Mohoko en teritorioj de nuna norda Novjorkio, okcidente de la rivero Hudsono. Ilia teritorio ampleksis norden ĝis la rivero Sankt-Laŭrenco, suda Kebekio kaj orienta Ontario; suden ĝis Nov-Ĵerzejo kaj en Pensilvanio; orienten ĝis la Verdaj Montoj de Vermonto; kaj okcidenten ĝis la limo de la tradicia teritorio de la Irokezaj Oneidoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La vorto mokoko devenas el la algonkena lingvo kaj signifas hommanĝanto.
  2. "About the Mohawk Nation Council of Chiefs". Mohawk Nation Council of Chiefs of the Haudenosaunee Six Nations Confederacy. Mohawk Nation Council of Chiefs. Arkivita el la originalo en 11a de aŭgusto 2014. Alirita la 1an de novembro 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Snow, Dean R. (1994). The Iroquois. Boston: Blackwell Publishers. ISBN 1-55786-938-3.
  • In Mohawk Country: Early Narratives about a Native People, ed. Dean R. Snow, Charles T. Gehring, William A. Starna, Syracuse University Press, 1996