Hermenches

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moille-Cugy)
Hermenches
Blazono de Hermenches
Blazono de Hermenches
Blazono de Hermenches
Hermenches
Hermenches
Hermenches
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 547998 / 165736 (mapo)46.6408333333336.7594444444445Koordinatoj: 46° 38′ N, 6° 46′ O; CH1903: 547998 / 165736 (mapo)
Nombro de loĝantoj 357
Areo 4,77 km²
Alteco 679 m super marnivelo
Poŝtkodo 1513
Komunumkodo 5673
Mapo de Hermenches
Mapo de Hermenches
Mapo de Hermenches
vdr

Hermenches estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 357 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hermenenches situas sur la alttavolo de Jorat, molasa montetdorso de la Vaŭda Mezlando, oriente de la valo de la rivereto Bresonne, alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝetoj Hermenenches, Moille-Robert, Moille-Cugy, kaj Méleries, kaj pluraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,77 km², de kiuj 28,7% estas kovritaj de arbaro, 65,0% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hermenenches limas en nordo al Moudon, en nordnordoriento al Rossenges, en oriento al Syens, en orientsudoriento al Vucherens, en sudoriento al Ropraz, en sudo al Corcelles-le-Jorat, kaj en okcidento al Jorat-Menthue.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hermenenches situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas de Moudon per flanka vojo tra Rossenges, kiu plukondukas al Corcelles-le-Jorat, kaj alia flanka vojo kondukas de Hermenenches al Peney-le-Jorat. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 20 kilometrojn sudsudokcidente apud Lausanne. Pere de poŝtaŭtolinio de Moudon al Thierrens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hermenenches datiĝas el la jaro 1254 kiel Ermenges. Sub la berna regado ek de 1536 Hermenenches apartenis al la Voktejo Moudon. Ek de 1641 ĝi post interŝanĝo inter la berna registaro kaj la vokto de Lutry ĝi formis apartan malgrandan senjorujon sub berna suvereneco. En la 1-a duono de la 17-a jarcento estis konstruita la Kastelo Hermeneches. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Moudon kaj en la jaro 2006 integrita al la Distrikto Brojo-Vully.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]