Moin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Moin (mojn en Danujo[1]) estas saluto uzata de matene ĝis nokte[2] precipe en la norda Germanujo[2] kaj suda Danujo (suda Jutlando[1]). Moin! signifas "saluton!"[3].

Deveno[redakti | redakti fonton]

Moin devenas de la nederlanda kaj frisa vorto mo(o)i, kiu signifas "bela"[4]. En la platdiĉa la vorto moi (ankaŭ literumata moj) signifas krome "gut" (= "bona")[5] kaj "angenehm" (= "agrabla")[6]. Moin estas mallongigo de "'n mojen Dag, Mörgen, Avend" (= "bonan matenon, tagon, vesperon")[5][7].

Variantoj[redakti | redakti fonton]

La varianto moin[,] moin estas rigardata kiel esprimo de babilemo en la bordoj de la parto Ŝlesvigo de Ŝlesvigo-Holstinio[2][8]. La iafoje aŭdebla varianto moinsen estas uzata, por saluti plurajn homojn (deveno ne-konata).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Laŭ Mojn og Moin. Legita 2012-09-02.
  2. 2,0 2,1 2,2 Laŭ Schleswig-Holsteinische Geschichtsgesellschaft: Moin. Legita 2012-09-02.
  3. Laŭ Tatoeba: Moin!; krome laŭ Kück, Andreas (2012, 2a eldono) Praktisches Wörterbuch Esperanto. Borsdorf, winterwork.
  4. Laŭ Westerend, Volker (2004): Nordseefische gehen auf Wurm: Schöne Ferien an der Waterkant. Der lustigste Urlaubsratgeber am plattdeutschen Strand. BoD – Books on Demand.
  5. 5,0 5,1 Laŭ Hochrath, Eva kaj Rumold (2012): Lilliput Plattdeutsch. Berlin, Langenscheidt.
  6. Laŭ Saß, Johannes (1977, 8a eldono): Kleines plattdeutsches Wörterbuch. Hamburg, Verlag der Fehrs-Gilde.
  7. Laŭ registraĵo pri Moin ĉe Plattmaster (platdiĉe). Legita 2012-09-02.
  8. Etiketaj reguloj por ĝusta moin: Etikette-Regeln für ein korrektes Moin (germane). Legita 2012-09-02.