Moirey-Flabas-Crépion - prononco laŭ sistemo IFA [mwaʁˈɛ flabˈa kʁepjˈɔ̃] - estas komunumo de Francio. La iom nekutime aspektanta nomo devenas de tio, ke la komunumo ekestis komence de 1973 per fuzio de la ĝis tiam sendependaj komunumoj Moirey, Flabas kaj Crépion. Ĝi situas en ladepartementoMeuse - prononco [møz], por diferencigo de la france samnoma rivero Mozo[1] en Esperanto nomata Mozio[2] - en la historia kaj kultura regiono Loreno[3] kaj ekde 2016 en la nova administra regionoGrand Est ("Granda Oriento"). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 109loĝantoj sur areo de 14,62 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismentoVerdun kaj al la kantonoMontmédy.