Saltu al enhavo

Moises Frumencio da Costa Gomez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moises Frumencio da Costa Gomez
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1907 (1907-10-27)
en Otrobanda
Morto 22-an de novembro 1966 (1966-11-22) (59-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio National People's Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Lucina da Costa Gomez-Matheeuws Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Moises Frumencio da COSTA GOMEZ (n. la 27-an de oktobro 1907 - m. la 22-an de novembro 1966) estis advokato kaj politikisto, kiu estis la prezidanto de la unua Reganta Konsilio kaj post aŭtonomeco la unua Ĉefministro de la Nederlandaj Antiloj [1][2][3].

Statuo de Doktoro Moises Frumencio da Costa Gomez

Da Costa Gomez estis membro de la Romkatolika Partio ĝis li fondis la Partido Nashonal di Pueblo en 1948.  Li fariĝis ĉefministro de koalicia registaro kun la Arubaanse Volkspartij de 1951 ĝis 1954. Lia partio negocis plenan aŭtonomion en 1954. Post la elektoj de 1954 la Partido Democraat transprenis la potencon de la reganta partio en la Nederlandaj Antiloj.

Da Costa Gomez estis gvidanto de la Partido Nashonal di Pueblo ĝis sia morto en 1966 kaj tiam estis sukcedita kiel gvidanto fare de Juan Evertsz.

Da Costa Gomez estis edziĝinta al Lucina da Costa Gomez-Matheeuws, kiu ankaŭ estis Ĉefministro de Nederlandaj Antiloj en aŭgusto 1977.

La Universitato de Kuracao estas nomita en lia honoro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]