Mojados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mojados
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 331  (2023) [+]
Loĝdenso 72 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 26′ N, 4° 40′ U (mapo)41.4305877-4.664366Koordinatoj: 41° 26′ N, 4° 40′ U (mapo) [+]
Alto 717 m [+]
Areo 46 km² (4 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mojados (Provinco Valadolido)
Mojados (Provinco Valadolido)
DEC
Mojados
Mojados
Situo de Mojados
Mojados (Hispanio)
Mojados (Hispanio)
DEC
Mojados
Mojados
Situo de Mojados

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mojados [+]
vdr

Mojados [moĤAdos] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Mojados estas komprenebla dub-etimologie kiel Malsekaj.

Mojados en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
Palaco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 46,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 311 loĝantojn.

Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste, jam en la 21-a jarcento akiris ĉirkaŭ 500 el la 1990-aj jaroj pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj ekfunkciado kiel dormurbo. Ĝi distas 26 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun municipoj La Pedraja de Portillo, Aldea de San Miguel, Megeces, Alcazarén kaj Matapozuelos.

Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kun malmultaj montetoj trapasata de la rojo Cega.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado.

Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas jenaj:

  • la ponto super Cega de ses arkoj el ŝtono, konstruita en 1575 de arkitekto Juan de Nates laŭ ordono de Filipo la 2-a,
  • la Palaco de la Grafo de la Patilla de la 15-a al 16-a jarcentoj, (aktuale uzata kiel kunsidejo),
  • la preĝejo de Sankta Maria de la 14-a al 15-a jarcentoj, kaj la preĝejo de Sankta Johano de la 13-a al 14-a jarcentoj, ambaŭ mudeĥaraj,
  • la episkopa palaco de la 14-a jarcento, kaj
  • du ermitejoj: nome de Virgulino de Luguillas kaj de Sankta Kristo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]