Mojokerto (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mojokerto
urbo de Indonezio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 130 196  (2010) [+]
Loĝdenso 7 862 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 28′ S, 112° 26′ O (mapo)-7.4722222222222112.43361111111Koordinatoj: 7° 28′ S, 112° 26′ O (mapo) [+]
Alto 25 m [+]
Areo 16,56 km² (1 656 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Mojokerto (Indonezio)
Mojokerto (Indonezio)
DEC
Mojokerto
Mojokerto
Situo de Mojokerto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mojokerto [+]
vdr

Mojokerto [moĝokerto] estas urbego en oriento flanko de la ĉefa insulo Javo en same nomata kantono Mojokerto, en provinco Orienta Javo en Indonezio. Mojokerto konsistas el 2 distriktoj kaj apartenas al urbaro de Surabajo. La loknomo signifas: "Fortikaĵo de Majapahit".

Vido en Mojokerto

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mojokerto situas for de la maro en orienta parto de la insulo. Provinca ĉefurbo Surabajo troviĝas 41, Batu 47, Pasuruan (urbo) 56, Malang 62, Kediri 63, Madiun (urbo) 103, Surakarta 179, Semarang 228, Jogjakarto 232, Bandungo 535, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 636, Tangerang 656, Serang 710, Makassar 814, Palembang 985, Batam 1334, Pekanbaru 1508, Padango 1522, Medano 1960, Banda Aceh 2388 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Mojokerto estis fondita en 1293, tiutempe ĝi estis rezidurbo de reĝoj inter 1029-1041 kaj 1292-1400. Baldaŭ Mojokerto apartenis al influo de Nederlandaj Orienthindiaj Insuloj ĝis la japana dominado (1942-1945). En la nederlanda periodo oni denove fondis la komunumon en 1918. En 1936 en ŝtonminejo proksime de Mojokerto oni trovis kranion de infano el la tre malnova pratempo. Post la sendependa milito (1945-1949) Mojokerto estis parto de sendependa Indonezio. En 1950 Mojokerto urbiĝis laŭ la indonezia leĝo kaj en 1965 ĝi estis disigita en apartan administran unuon.

Monumento en Mojokerto

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mojokerto okupas strategiajn pozicion kaj rolon en Orienta Javo kiel provizanto de nutraĵoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mojokerto situas inter ĉefvojo kaj fervojo Surabajo-Surakarta, krome kuras vojoj al signifaj urboj en la provinco. La plej proksima flughaveno kaj mara haveno funkcias en Surabajo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mojokerto havas tropikan klimaton kun musona influo (Aw). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 1783 mm. Inter junio-oktobro iomete malpli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 21-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Moskeo

Religio[redakti | redakti fonton]

En Mojokerto ĝenerale funkcias moskeoj, sed estas ankaŭ kirko kaj templo.

Vividindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans