Mokano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mokano
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Pentafilakacoj Pentaphylacaceae
Genro: Visneo Visnea
V. mocanera
L. fil.
Konserva statuso
Status iucn2.3 CD eo.svg
Konserva statuso: Dependa je protektado (LR/cd)
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Mokano [1] (Visnea mocanera) estas palearkta plantospecio el la monotipa genro [2] visneo de la familio de pentafilakacoj.

Ĝi estas arbeto kiu altas ĝis 8 metrojn. Temas pri endemio de Madejro (Portugalujo) kaj Kanarioj (Hispanujo) en Makaronezio. Mokano estas laŭrisilva elemento el la ekoregiono kanariaj sekaj maldens-arbaroj kaj arbaroj. La planto estas minacata pro habitatodetruo.

Etimologio

La genronomo Visnea estas dediĉita al N.Visne, komercisto de Lisbono kiu interesiĝis pri la botaniko. La specio nomiĝas V. mocanera, laŭ sia loka nomo en Kanarioj.

Referencoj

  1. Hispane : mocán; portugale : mocano
  2. Johnson, Owen kaj More, David; ( tradukado de Pijoan Rotger, Manuel, 2006 ed. Omega, 2006. ISBN 978-84-282-1400-1. Versio en hispana de la Collins Tree Guide

Bibliografio