Mokpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mokpo
urbo en Sud-Koreio • urbego
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 214 534  (2023) [+]
Loĝdenso 4 284 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 48′ N, 126° 23′ O (mapo)34.793611111111126.38861111111Koordinatoj: 34° 48′ N, 126° 23′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 50,08 km² (5 008 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Mokpo (Suda Koreio)
Mokpo (Suda Koreio)
DEC
Mokpo
Mokpo
Situo de Mokpo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mokpo [+]
vdr
Memordomo pri Kim Dae-Jung en Koĝe

MokpoMokpho (koree 목포시, laŭ ĉinaj literoj 木浦市) estas marhavena kaj universitata urbego en Sud-Koreio. La loknomo laŭlitere tradukiĝas kiel "la haveno kun granda parto de arbaroj".

Panoramo en Mokpo
Konstruaĵo en Mokpo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Poŝtejo en Mokpo
Muzeo en Mokpo

Mokpo situas en sudokcidenta parto de la lando laŭ la maro. Seulo troviĝas 311 km [1]. Monto (228m) kuŝas en centro de la malnova urboparto, pli malaltaj montoj troviĝas en rando de la urbego. Ankaŭ rivero fluas en la maron ĉe la urborando. La granda nombro ĉirkaŭ Mokpo ankaŭ funkcias kiel protekta bariero kontraŭ flusoj kaj cunamoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mokpo apartenis al pluraj regnoj dum la historio, ja ĉiam estis grava la bona haveno. En 1439 la Mokpo-garnizono estis establita por kontroli dek du enmarajn insulojn. Dum la japanaj invadoj de Koreio (1592-1598), admiralo Ji Sun-sin establis garnizonon de ŝipoj ĉe Mokpo por sekurigi la bazon. En 1897 Mokpo iĝis malferma haveno, dek kvin jarojn post la malfermo de la haveno de Inĉon. Por Japanio, Mokpo tenis geografian avantaĝon situantan duonvoje inter Japanio, kaj la ĉina kontinento. Japanio ankaŭ aprezis Mokpon por sia proksimeco al la abundaj kultivaĵoj. Alvenis multe da japanoj por loĝi ĉi tie. La japanoj iom post iom aĉetis kamparon en la najbareco, kiu antaŭe estis kontraŭleĝa. Ili rikoltis rizojn pli malmultekostaj, ol en Japanio. Ili plantis ankaŭ ĉerizarbojn laŭ la stratoj. Dum la japana kolonia periodo la haveno perforte eksportis la produktojn de la regiono. En 1932 la grandurbo integrigis najbarajn partojn, iĝante la 6-a plej granda urbo en la korea duoninsulo kun populacio de 60,000. Inter 1973 - 1987 grandaj areoj estis aldonitaj al Mokpo.

Statuo pri admiralo en Mokpo
Stacidomo en Mokpo
Ponto en Mokpo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La bone funkcianta haveno ĉiam tiris la komercon. La fiŝkaptistoj kolektas diversajn marmanĝaĵojn. La najbara areo produktas rizojn, hordeojn, fabojn, legomojn kaj fruktojn. La industrio konsistas el ŝipkonstruadoj, prilaborado de maraj produktoj kaj salo-kemiaĵoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mokpo situas en humida subtropika klimato, la urbego estas kutime venta kaj nebula pro ĝia loko proksime de la oceano. Tamen tiu urbego havas la plej altan nivelon de sunlumo en Koreio. En Mokpo jare pluvas po 1164 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro pli ofte pluvas pro la musono. La averaĝa jara temperaturo estas 14 °C, tio varias dum jaro inter 10-18 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mokpo estas finstacio de fervojo kaj ŝoseo el Seulo. La stacidomo malfermiĝis en 1913. Du firmaoj disponigas la la busservojn en la loka ĉirkaŭaĵo. Mokpo havas tri havenojn: por pramoj, komerco kaj fiŝkaptado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Mokpo estas la hejmurbo de eksprezidento Kim Dae-Jung, kiu ricevis la pacpremion en 2001.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]