Mola akanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
mola akanto
Acanthus mollis5.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamiales
Familio: Akantacoj Acanthaceae
Genro: Akanto Acanthus
Acanthus mollis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Mola akantoAcanthus mollis estas plantspecio el la familio de la Akantacoj (Acanthaceae). La specio hejmiĝas en la mediteranea regiono. Kelkfoje ĝi estas uzata kiel ornamplanto. A. mollis estas menciita en NPIV, sed sen traduko: „i.a. A. mollis, S-Eŭropa plurjara herbo kun relative larĝaj, plume duondividaj folioj k grandaj floroj, pororname kultivata“.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

fruktoj de la mola akanto
Acanthus mollis - Muzeo de Tuluzo

L mola akanto estas plurjara, herba planto, la nedisbranĉita tigo estas 30 ĝis 100[1] cm alta. La baze starantaj, 40 ĝis 60 cm longaj[1] kaj 15 cm larĝaj folioj havas longajn folitigojn. la folioj estas oblongaj-ovformaj, pinataj kaj je la pino sen dornoj. La folirando estas entranĉita kaj dentaj. La malmultaj sentigaj folioj ĉe la ĉefa tigo estas nur 1 ĝis 3 cm longaj kaj ovfomaj kaj ilia rando havas dornoj. [2]

La kavaj brakteoj estas ovformaj kaj ĝis 4 cm longaj. La infloreskoj estas dense, el multaj allogaj floroj kunmetitaj spikoj [1]. La senharaj sepaloj estas ĉ. 4 cm longaj. La petaloj 4 ĝis 5 cm longaj kaj blankaj kun purpura folivejnoj. [1]. [2]

La kromozomnombro estas 2n = 36. [2]

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La specio disvastiĝas en la okcidenta kaj meza mediteraneo regiono[3]. Tie ĝi kreskas en la makison aŭ en valoj. [1]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La planto estas ŝatata ornamplanto, kiu nur estas iomete vintrorelera. Tial ĝi estas plantata nur en pli varmaj klimataj zonoj de Mezeŭropo. [4] En antaŭaj tempoj la planto, kiu estis nomita branca ursina („ursa piedego“) , estas aldonita al medikamentoj. t[5].[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Hans Christian Weber, Bernd Kendzior: Flora of the Maltese Islands - A Field Guide, 2006, ISBN 3-8236-1478-9, S. 226
  2. 2,0 2,1 2,2 S. M. Haslam, P. D. Sell, P. A. Wolseley: A Flora of the Maltese Islands, Msida (Malta), 1977, S. 293
  3. Bib ISBN, 052108489X, paĝo 283.
  4. Hans Simon, Leo Jelitto, Wilhelm Schacht: Die Freiland-Schmuckstauden. 5. Auflage, Stuttgart 2002, ISBN 3-8001-3265-6, S. 12.
  5. Hans-Joachim Poeckern: Die Simplicien im Nürnberger Dispensatorium des Valerius Cordus von 1546 und ihre Erläuterung in den kursiv gedruckten Fußnoten, unter besonderer Berücksichtigung der Dioskuridesanmerkungen und Pflanzenbeschreibungen des Valerius Cordus. Mathematisch-naturwissenschaftliche Dissertation, Halle an der Saale 1970, S. 138
  6. Carl Jessen, Die deutschen Volksnamen der Pflanzen, Verlag von Philipp Cohen Hannover 1882, p. 2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]