Moldava dialekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Moldava lingvo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mapo de disvastiĝo de izoglosoj de la vorto «pântece» en dialektoj de rumana lingvo

La moldava dialekto estas speco de la rumana lingvo, parolata en Moldavio, nord-orienta Rumanio, Ĉernivca provinco, kaj Odesa provinco. Ĉirkaŭ du trionoj de moldavianoj dum censo respondis, ke ili parolas la rumanan lingvon, dum la cetera triono nomas fakte la saman lingvon la moldava*.

En Rusio, Ĉednestrio kaj Ukraino moldava dialekto estas rigardata kiel sama lingvo.

Statuso[redakti | redakti fonton]

Inter la moldava dialekto, kaj la standarta rumana ingvo, kiu estas uzata en Rumanio apenaŭ ekzistas diferencoj; la Moldava Akademio de Sciencoj oficiale informas (i. a. en sia paĝaro), ke la moldava fakte egalas al la rumana. Tamen la kelkaj politikoj de Moldavio insistas pri aparteco de la moldava lingvo.

La gravecon de la lingva statuso eble montras la fakto, ke la himno de Moldavio nomiĝas Limba noastră (= nia lingvo).

Skribsistemo[redakti | redakti fonton]

Historie la rumana lingvo uzis cirilan skribsistemon, sed poste la parto parolata en Rumanio transiris al la latina alfabeto. La cirila skribsistemo konserviĝis en sovetia Moldavio, sed post la sendependiĝo, la alfabeto estis ŝanĝita fakte al la rumana (kun kelkaj pli regulaj uzoj, ol en la rumana). Tamen la cirila skribsistemo plu estas konservata nur en Ĉednestrio (ekzemple, en gazeto Adevărul Nistrean).

Mapoj de leksemoj[redakti | redakti fonton]