Moldavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Moldavio (apartigilo)
Moldava Respubliko
Republica Moldova

Flago de Moldavio

Blazono de Moldavio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Limba noastră
Situo
suverena ŝtatounueca ŝtatolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kiŝinevo
Oficiala(j) lingvo(j) rumana
Uzata(j) lingvo(j) rusa, ukraina, gagauza, bulgara
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksismo kaj katolikismo
Areo 33 846 km²
- % de akvo 1,4 %
Loĝantaro 4 128 047 (2008)
Loĝdenso 122 loĝ./km²
Horzono +2
UTC+3 (somere)
Interreta domajno md
Landokodo MD
Telefona kodo 373
Plej alta punkto Bălănești Hill
Plej malalta punkto Dnistro
Politiko
Politika sistemo Evoluanta demokratio
Ŝtatestro Maia Sandu
Ĉefministro Dorin Recean
Nacia tago 27-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Sovetunio 27-a de aŭgusto 1991
Ekonomio
Valuto leo (MDL)
MEP laŭ 2007
– suma $9,367 mlrd
– pokapa $ 2962
vdr

MoldavioMoldavujo, oficiale Respubliko Moldavio (rumane Republica Moldova), estas lando en Orienta Eŭropo, grandparte situanta inter la riveroj Prut kaj Dnestro (Nistru). La lando limas okcidente al Rumanio kaj norde, oriente kaj sude al Ukrainio. Ĝi estas kvazaŭ enŝlosita inter tiuj du landoj. La ĉefurbo estas Kiŝinevo (rumane: Chișinău; ruse Кишинёв, Kiŝinjov). Laŭ la Indico de homa disvolviĝo, Moldavio estas la plej malriĉa lando en Eŭropo. Moldavio apartenis al Sovetunio ĝis 1991. La ekonomio estas la plej malriĉa en Eŭropo kape kaj havas la plej malaltan indekson de homa disvolviĝo sur la kontinento. Moldavio ankaŭ estas la malplej vizitata lando en Eŭropo fare de turistoj kun nur 11 000 registritaj vizitantoj el eksterlando ĉiujare.

La historia flago de Moldavio (Besarabio) denove valida estas la trikoloro (vertikale blua-flava-ruĝa - kiel tiu de Rumanio) kun la uro.

Situo[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la lando respondas tute al tiu de la eksa Moldava Soveta Socialisma Respubliko. Parte la nuntempa Moldavio respondas al tiu de la historia Besarabio, kiu estis en Rumana Reĝlando ĝis la Dua Mondmilito. Nur la plej suda (Buĝak) kaj plej nordaj partoj de Besarabio apartenas nun al Ukrainio.

Ĉednestrio[redakti | redakti fonton]

Ĉednestrio, la areo oriente de la rivero Dnestro, sin memdeklaris sendependa de la nove sendependa Moldavio en 1991. La fakta sendependa lando, loĝata ĉefe de rusoj kaj ukrainoj, ne estas internacie agnoskata kaj vidiĝas laŭjure kiel parto de Moldavio en internacia kunteksto. Tiraspolo estas la ĉefurbo de Ĉednestrio.

En Ĉednestrio loĝas 39% moldavoj, dum rusoj (23%) kaj ukrainoj (26%) kune konsistigas 49% de la loĝantaro. En 1940 ĉirkaŭ 100 000 germanoj devis forlasi Besarabion.

Gagauzio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ Gagauzio deklaris sin sendependa tiutempe, sed kontraste al Ĉednestrio, ĝi ricevis la statuson de aŭtonoma regiono ene de Moldavio. La ĉefurbo de Gagauzio estas Comrat.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia okcidenta limo (kun Rumanio) estas formita laŭ sia tuta longo de la rivero Prut, alfluanto de Danubo. Sudokcidente de la kunfluejo de Prut kaj Danubo Moldavion limas por 480 metroj al Danubo. En la oriento de Moldavio Dnestro estas la ĉefa rivero, kiu ankaŭ fluas de nordo al sudo. Ĝi formas la limon kun Ukrainio kaj la separatisma regiono Ĉednestrio. En la ekstrema sudoriento ĝi ne limas al la Nigra Maro.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Moldavio havas moderan kontinentan klimaton, kun pluvkvanto dum la tuta jaro. En la monatoj de septembro kaj oktobro pli malvarmiĝas kaj la eblo ke pluvas pliiĝas, sed la nombro de sunaj tagoj estas ankoraŭ sufiĉe granda. La monatoj novembro kaj decembro montriĝas multe nebulemaj kaj pluvemaj. La vintroj daŭras de ĉirkaŭ meze de decembro ĝis aprilo kaj estas tre severaj kun multe da neĝado pro la orientaj ventoj en la oriento kaj sudo. En la montoj la temperaturo ne superas la frostopunkton dum ĉirkaŭ 130 tagoj jare. En la longa varma somera periodo la temperaturo altiĝas super 25 . Vintre la hidrargo falas sub 0 . La averaĝa julia temperaturo estas 17 . La averaĝa januara temperaturo varias laŭ la regionoj inter −1 kaj −6 .

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Moldavio administre dividiĝas en 32 distriktojn (raioane), ĉiuj nomitaj laŭ sia ĉefurbo:

Anenii Noi, Basarabeasca, Briceni, Cahul, Cantemir, Călărași, Căușeni, Cimișlia, Criuleni, Dondușeni, Drochia, Dubășari, Edineț, Fălești, Florești, Glodeni, Hîncești, Ialoveni, Leova, Nisporeni, Ocnița, Orhei, Rezina, Rîșcani, Sîngerei, Soroca, Strășeni, Șoldănești, Ștefan Vodă, Taraclia, Telenești, Ungheni.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En 1990 loĝis en Moldavio 4,4 milionoj da homoj sur teritorio de 33 846 km² (komparo: Belgio: 30 519 km²; Svislando: 41 293 km²). Loĝantaro laŭ etna disdivido: en 1979 vivis en Moldavio 63,9% moldavoj, 14,2% ukrainoj, 12,8% rusoj, 3,5% gagauzoj (152 000), 2% bulgaroj, 2% judoj.

En 2017 Moldavio kalkulis ĉirkaŭ 3 356 800 loĝantojn[1]. Pli ol 1 379 600 homoj loĝas en urboj kaj 1 777 200 homoj en kamparaj vilaĝoj, kio klarigas kial Moldavio estas unu el la malplej urbanizitaj landoj en Eŭropo: nur 41 procentoj de la loĝantaro loĝas en urboj. La loĝantaro de Moldavio malpliiĝas depost la fino de Sovetunio en la 1990-aj jaroj. Elmigrado de junaj plenkreskuloj eksterlanden estas la ĉefa kaŭzo de la malpliiĝo de la loĝantaro. La loĝantaro malpliiĝis je pli ol unu miliono en la periodo 1990-2017 (kiu egalas al kvarono de la tuta loĝantaro).

Etna deveno de loĝantoj de Moldavio (kune kun Ĉednestrio) laŭ datumoj de 2004

Etno Kvanto de homoj[2][3] %
moldavoj 2 815 507 71,48 %
ukrainoj 442 475 11,23 %
rusoj 369 896 9,39 %
gagauzoj 151 596 3,84 %
bulgaroj 79 520 2,01 %
ciganoj 12 778
judoj 4867
poloj 4174
armenoj 2809
belorusoj 8870
germanoj 3686
albanoj 106
araboj 259
azeroj 891
baŝkiroj 112
ĉeĉenoj 108
ĉeĥoj 316
ĉuvaŝoj 287
komioj 64
koreoj 116
estonoj 77
grekoj 482
kartveloj 501
italoj 64
kazaĥoj 256
latvoj 185
lezgoj 74
litovoj 259
marioj 110
mordvoj 145
osetoj 147
taĝikoj 211
tataroj 974
turkoj 269
turkmenoj 220
udmurtoj 177
hungaroj 64
uzbekoj 416
aliaj etnoj 7669 0,48 %
miksa etna deveno 31 219 0,41 %
sume 3 938 679 100,00 %

Religio[redakti | redakti fonton]

Plejparto de la loĝantaro apartenas al la rumana ortodoksa eklezioarusa ortodoksa eklezio (98%). Krome estas ankaŭ katolikoj, baptistoj kaj judoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la antaŭhistoria tempo sur la teritorio de la hodiaŭa Moldavio loĝis dakoj, gotoj kaj romianoj, ekde la 6-a jarcento — slavoj. En 1359 la valaĥa militestro Bogdan fondas la Moldavan Princlandon (kiu inkluzivis Moldavion, Besarabion, Bukovinon) kun la ĉefurbo Jassy (rum. Iași).

Komence de la 16-a jarcento la princlando troviĝas sub otomana regado. En 1792 la bordo inter la riveroj Dnestro kaj Bug iĝas rusa teritorio. En 1812 post la milito inter Rusio kaj Turkio la lando inter la riveroj Dnestro kaj Prut (Besarabio) estas aneksita de Rusio (formiĝas Besaraba gubernio). En 1918 kreiĝas la Aŭtonoma Moldava Respubliko (AMR), kiu estas baldaŭ okupata de rumaniaj trupoj; kadre de la Paco de Brest-Litovsk, Sovetio devis cedi Besarabion al Rumanio. Por akcenti la sovetian pretendon pri Besarabio, Stalin fondas en 1924 sur la maldekstra bordo de Dnestro (Tiraspol, ktp.) la Moldavan Aŭtonoman Socialisman Sovetrespublikon (MASSR), kadre de Ukrainio. Ĝia ĉefurbo iĝas Kiŝinevo - kiu troviĝas en Rumanio (la efektiva ĉefurbo iĝas la urbeto Balta kaj ekde 1929 Tiraspol). La pakto inter Hitler kaj Stalin de 1940 havigas Besarabion (AMR) al Sovetio; en 1941-44 Moldava SSR estas okupata de la germanoj. Poste Stalin unuigas la rumanan AMR kaj la pli grandan parton de la MASSR en Moldavan Socialisman Sovetrespublikon (Moldavan SSR).

Pro la rusigo kaj sovetigo de la lando grandparto de la rumanlingva intelektularo fuĝas al Rumanio — ĝia resto estas likvidita en Siberio. Dum Ĉednestrio forfalas de Ukrainio, la borda regiono ĉe la Nigra Maro (Sud-Besarabio) kaj Nord-Bukovino (ĉefurbo: Cernăuți/Ĉernovcy) eniras Ukrainion.

Ekde somero 1988 en Moldavio aktiviĝis novaj politikaj fortoj. Ĉe la parlamentaj elektoj en printempo 1990 la kristandemokrata Popola Fronto rikoltas 40% de la mandatoj (aliajn 30% ricevas reprezentantoj proksimaj al la Popola Fronto). Samjare aperas leĝo, kiu enkondukas la rumanan lingvon kiel solan ŝtatan lingvon de Moldavio; la cirila alfabeto malaperas favore al la latina. En junio 1990 Moldavio deklaras sian suverenecon.

En aŭgusto aperis en Moldavio la memproklamita respubliko de la turklingvaj, sed kristanaj gagauzoj (centro: Komrat); en septembro sekvas la fondo de la Ĉednestra Moldava Socialisma Sovetrespubliko (centro: Tiraspol) fare de rusaj kaj ukrainaj grupoj (precipe la potencaj fabrikdirektoroj rusaj, kies entreprenoj obeis al la ordonoj rekte el Moskvo, subtenis la fondon de tiu respubliko). Poste, en 1994 jaro, estis farita aŭtonoma regiono de Gagaŭzio.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Moldavio estas parlamenta respubliko kun ŝtatprezidanto kiel ŝtatestro kaj ĉefministro kiel registarestro. Ĝi estas membroŝtato de la Unuiĝintaj Nacioj, la Konsilio de Eŭropo, la Monda Organizaĵo pri Komerco (WTO), la Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSCE), la Organizaĵo por Demokratio kaj Ekonomia Disvolviĝo (GUAM), la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (CIS) kaj la Organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro ĉe la Nigra Maro (BSEC) kaj aspiras aliĝi al la Eŭropa Unio[4].

Rilatoj kun Rusio[redakti | redakti fonton]

Post sendependiĝo de Moldavio ĝia suvereneco estis agnoskita de Rusio. Tamen en 1992, post kiam la moldavaj aŭtoritatoj malsukcesis pace solvi konflikton en Ĉednestrio, kie pereis miloj da homoj, en ĝin enmiksiĝis la 14-a armeo de la Armitaj Fortoj de Rusio, lokita en tiu ĉi regiono. Ĝi disigis la militantajn flankojn kaj ĉesigis la bataladon. Poste surbaze de plurflanka interkonsento estis kreitaj komunaj pactrupoj, en kiuj partoprenas militistoj el Rusio kaj Moldavio.

Maia Sandu, prezidanto de Moldavio.
Maia Sandu, prezidanto de Moldavio.

Prezidentoj[redakti | redakti fonton]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La sola oficiala lingvo de Moldavio estas la rumana lingvo.

La rusa[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1991, la rusa estis deviga en la lerneja instruplano: elementa lernejo, mezlernejo, kolegio kaj universitato. Rezulte, moldavoj, kiuj frekventis lernejon antaŭ 1991, flue parolas la rusan. Nuntempe almenaŭ 95% de la moldavoj komprenas la rusan lingvon, kiu restas la intergenta lingvo, kaj ĉirkaŭ 80% flue parolas, legas kaj skribas ĝin[5].

La franca[redakti | redakti fonton]

La franca, la unua fremda lingvo instruita kaj sub la caroj kaj sub la rumanaj reĝoj, samkiel dum la sovetia epoko, estis delonge ŝlosila elemento en la kultura klerigado de junaj moldavianoj. Sed post 1989, kun la malfermo de glasnost, la moldavoj malkovris, ke - laŭ la okcidenta franclingva gazetaro kaj la fama bildstria serio Tinĉjo (Sildavio) - ilia lando estas kvazaŭ fikcia lando kun fikcia lingvo (la sildava lingvo).

De tiu indiferenteco eble fontas la rapida regreso de la scio de la franca favore al la angla, kiu nuntempe estas la unua universitata lingvo. En 2011, dudek jarojn post la sendependiĝo, la statistikoj renversiĝis favore al la angla[6].

Duskribismo[redakti | redakti fonton]

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[7] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La moldava ekonomio kreskas ekde 2014. En 2016, Moldavio subskribis komercan interkonsenton kun EU, kiu certigas, ke landoj en la EU importas grandan parton de la agrikulturaj produktoj de Moldavio. En 2017 la ekonomia kresko estis 4,7%. Malgraŭ ĉi tiu kresko, la moldava ekonomio ankoraŭ alfrontas multajn problemojn. Korupto, burokratio, politika malstabileco kaj la forta dependeco de la agrikultura sektoro estas nur kelkaj el ili. Cetere la lando havas apenaŭ proprajn energifontojn kaj tial dependas de fremdaj landoj por energio[8].

La ĉefaj landoj al kiuj Moldavio eksportas estas Rumanio, Italio, Germanio, Rusio. Moldavio ĉefe importas el Rumanio, Rusio, Ĉinio kaj Ukrainio.

Ekde 2014, civitanoj de Moldava Respubliko povas vojaĝi sen vizo en la Eŭropa Unio. Emeritoj ricevas mezume 12 eŭrojn monate. En 2003 necesis almenaŭ 100 eŭroj por kovri la vivtenan nivelon. Ĉi tie tamen oni devas konsideri la grandegan gravecon de la ombra ekonomio, per kiu la efektiva enspezo de multaj en iuj kazoj ege altiĝas. La oficialaj statistikoj do nur havas limigitan informan valoron [9][10].

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo Condrita (Moldavio)
Monaĥejo Condrita (Moldavio)

Muziko[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare okazas la internacia muzikfestivalo "Martisor" al kiu partoprenas krom popolmuzikaj ensembloj, ankaŭ korusoj kaj popularaj kantistoj enlandaj kaj eksterlandaj[11].

Sovetia poŝtmarko de 1991 kun la moldovaj muzikinstrumentoj fluier (fluto), cobsa (liuto), cimpoi (sakfajfilo), nai (pajnoŝalmo) kaj țimbal (dulcimero).
Sovetia poŝtmarko de 1991 kun la moldovaj muzikinstrumentoj fluier (fluto), cobsa (liuto), cimpoi (sakfajfilo), nai (pajnoŝalmo) kaj țimbal (dulcimero).

Turismo[redakti | redakti fonton]

Moldavio posedas multajn monaĥejojn, preĝejojn kaj burgojn. Ekzistas ankaŭ vinoturismo kaj turismo rilate al sano kaj bonfarto, naturaj ekskursoj, metiaĵoj ktp[12].

Beletro[redakti | redakti fonton]

La romantikulo Mihai Eminescu (naskita kiel Mihail Eminovici) estis probable la plej fama kaj influa poeto en la rumana lingvo.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Mămăligă, speco de polento, estas nacia manĝaĵo, ankaŭ en Rumanio.

En la kampo de formacia dancado, la moldova klubo DSC Kodryanka Kiŝinev estis eŭropa kaj monda ĉampiono.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

  • Tipa moldova maiza plado estas Mămăligă, maiza kaĉo, kiu estas uzata simile al polento.
  • Pastramo

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ tutmonda studo de la Universitato de Leeds en februaro 2018, la Respubliko Moldavio estas la sola lando en Eŭropo, kies disvolviĝo okazas ene de la ekologiaj limoj[13]. De 2007 ĝis 2018 projekto de NATO Trust Fund helpis Moldavion sekure forigi 1 269 tunojn da malpermesitaj insekticidoj kaj danĝeraj kemiaĵoj[14].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • La République de Moldavie, un État en quête de nation (La Respubliko de Moldavio, ŝtato serĉante nacion),Éditions Non Lieu, 2010) kun Matei Cazacu; tradukita al la rumana fare de Adrian Ciubotaru, Chisinau, 2017. france
  • Vasile Dumbrava, Sprachkonflikt und Sprachbewusstsein in der Republik Moldova (= Sprache, Mehrsprachigkeit und sozialer Wandel, Band 4), [Lingva konflikto kaj lingva konscio en la Respubliko Moldavio], eld. Peter Lang, Frankfurt am Main [kaj aliaj] 2004, ISBN 3-631-50728-3 (Disertacio ĉe la Universitato Leipzig, 2002, 310 paĝoj, 21 cm). germane
  • Hannes Hofbauer & Viorel Roman, Bukowina, Bessarabien, Moldawien-Vergessenes Land zwischen Westeuropa, Rußland und der Türkei, 2., plibonigita kaj pligrandigita eldono, Promedia, Vieno, 1997, ISBN 3-85371-126-X. germane

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Население по национальностям и населенным пунктам, в территориальном разрезе.xls // Перепись населения Молдавии 2004 Национальное бюро статистики Республики Молдова
  3. Национальный состав населения Молдавии по переписи 2004 года
  4. (en, ro) Republica Moldova
  5. (fr) Nicolas Trifon, La Langue roumaine au cœur de la problématique de reconstruction nationale de la république de Moldavie, en; Wanda Dressler (eld.), Le Second Printemps des nations, p. 257-281, Bruylant, Bruselo, 1999 ; Retour sur une trouvaille stalinienne, la langue moldave, en: Au sud de l'Est, n-ro 3, "Non-lieu", Parizo, 2007.
  6. (fr) Olga Turcan, Moldavie et langue française, une relation séculaire et privilégiée, en: Éducation et sociétés plurilingues, n-ro 40,‎ 2016 (DOI doi.org/10.4000/esp.774,
  7. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.
  8. (nl) Moldavië, Rijksdienst voor Ondernemend Nederland
  9. (de) "preskaŭ 80% de la merkato estas determinita de la ombra ekonomio" en: Entschließung des Europäischen Parlaments zu Moldawien (2003) – B5-0546, 0555, 0559, 0561 und 0568/2003 – P5_TA-PROV(2003)0604 (PDF)
  10. (de) Julian Staib, Kameras und Korruption, reta eldono de Frankfurter Allgemeine Zeitung (FAZ), la 20-an de junio 2013.
  11. (ro, ru, en) Fifty first issue of international music festival inaugurated in Moldova, Republica Moldova
  12. (ro, ru, en) Turismo, Republiko Moldavio
  13. (en) Dan O'Neill et al.: Country Comparisons: Moldova. In: A Good Life For All Within Planetary Boundaries. University of Leeds, 5-an de februaro 2018,
  14. (en) Relations with the Republic of Moldova - wider cooperation, NATO

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]