Moldavio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moldavio en la Olimpikoj

Flago de Moldavio
IOK-kodo  MDA
NOK Moldava Olimpika Komitato
Retejowww.olympic.md rumane
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

Moldaviaj sportistoj unue inter 1900 kaj 1912 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de la  Rusia Imperio. Inter 1924 kaj 1936 ili partoprenis kadre de la teamo de  Rumanio, kaj inter 1952 kaj 1988 kadre de la teamo de  Sovetunio. Aldone, en 1992 ili partoprenis en Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala moldavia teamo partoprenas la olimpikojn. La Moldava Olimpika Komitato kunordigas la teamojn.

Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

1996[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 40 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vadim Vacarciuc.

La teamo atingis arĝentan kaj bronzan medalon kaj fine havis la 58-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2000[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 34 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Vadim Vacarciuc.

La teamo atingis arĝentan kaj bronzan medalon kaj fine havis la 61-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2004[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 33 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Oleg Moldovan. Medaloj ne atingiĝis.

2008[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 29 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nicolai Ceban.

La teamo atingis bronzan medalon kaj fine havis la 80-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

2012[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 21 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Dan Olaru. Medaloj ne atingiĝis.

en Tokio Serghei Tarnovschi akiris bronzan medalon en unuopa kanuado kaj ankoraŭ samjare honoriĝis per poŝtmarko.

2016[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 23 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Nicolai Ceban. Medaloj ne atingiĝis.

2020[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Dan Olaru kaj Alexandra Mîrca.

La teamo atingis bronzan medalon kaj fine havis la 86-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Vintraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

En Vintraj Olimpikoj la moldavia teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.

1994[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vasily Gherghy.

la moldavia delegacio en la Vintra Olimpiko 2010

1998[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ion Bucsa.

2002[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Ion Bucsa.

2006[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 7 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Natalia Levchenkova.

2010[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 7 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Victor Pînzaru.

2014[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 4 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Victor Pînzaru.

2018[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nicolae Gaiduc.

2022[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 5 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Doina Descalui.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]