Moldavio en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moldavio en la Olimpikoj

Flago de Moldavio
IOK-kodo  MDA
NOK Moldava Olimpika Komitato
Retejowww.olympic.md rumane
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Information icon.svg
vdr

Moldaviaj sportistoj unue inter 1900 kaj 1912 partoprenis olimpikojn kadre de la teamo de la Flag of Russia (1914-1917).svg Rusia Imperio. Inter 1924 kaj 1936 ili partoprenis kadre de la teamo de Flago-de-Rumanio.svg Rumanio, kaj inter 1952 kaj 1988 kadre de la teamo de Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio. Aldone, en 1992 ili partoprenis en Olympic flag.svg Unia teamo kune kun sportistoj de 11 el la 15 eksaj respublikoj de Sovetunio. Ekde la Vintra Olimpiko 1994 kaj ekde la Somera Olimpiko 1996 oficiala moldavia teamo partoprenas la olimpikojn. La Moldava Olimpika Komitato kunordigas la teamojn.

Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

Atlanta, Olympic rings near stadium.jpg

1996[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 40 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vadim Vacarciuc.

La teamo atingis Silver medal.svg arĝentan kaj Bronze medal.svg bronzan medalon kaj fine havis la 58-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Sydney Opera House Sails.jpg

2000[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 34 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Vadim Vacarciuc.

La teamo atingis Silver medal.svg arĝentan kaj Bronze medal.svg bronzan medalon kaj fine havis la 61-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
Olympic flame at opening ceremony.jpg

2004[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 33 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Oleg Moldovan. Medaloj ne atingiĝis.

Spectators of 2008 Summer Olympics 1.jpg

2008[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 29 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nicolai Ceban.

La teamo atingis Bronze medal.svg bronzan medalon kaj fine havis la 80-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
2012 Summer Olympics text logo.svg

2012[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 21 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Dan Olaru. Medaloj ne atingiĝis.

en Tokio Serghei Tarnovschi akiris bronzan medalon en unuopa kanuado kaj ankoraŭ samjare honoriĝis per poŝtmarko.
Rio 2016 logo.svg

2016[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 23 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Nicolai Ceban. Medaloj ne atingiĝis.

2020 Summer Olympics text logo.svg

2020[redakti | redakti fonton]

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teamaj flagotenantoj estis Dan Olaru kaj Alexandra Mîrca.

La teamo atingis Bronze medal.svg bronzan medalon kaj fine havis la 86-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Vintraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

En Vintraj Olimpikoj la moldavia teamo ankoraŭ neniam atingis medalon.

Vintra Olimpiko 1994.svg

1994[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Vasily Gherghy.

la moldavia delegacio en la Vintra Olimpiko 2010

1998[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Ion Bucsa.

2002[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Ion Bucsa.

2006[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 7 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Natalia Levchenkova.

2010[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 7 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Victor Pînzaru.

Sochi 2014 (Emblem).svg

2014[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 4 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto duafoje estis Victor Pînzaru.

PyeongChang 2018 Winter Olympics.svg

2018[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 2 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Nicolae Gaiduc.

2022 Winter Olympics logo.svg

2022[redakti | redakti fonton]

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 5 moldaviaj sportistoj. Teama flagotenanto estis Doina Descalui.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]