Moldova-Sulița

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Moldova-Suliţa [moldova sulica] estas komunumo en la nordo de Rumanio inter la montaroj Feredeu [feredeŭ] kaj Mestecăniş [mestekəniŝ]. Ĝi troviĝas je latitudo de 47º41' N kaj longitudo de 25º14' E. Ĝi estis fondita, en la komenco de la 19-a jarcento, de komunumo de huculoj. La meza alteco super la marnivelo estas ĉirkaŭ 1 000 metroj kun la ĉirkaŭaj montoj atingante 1 500 metrojn. La rivero Moldova fluas tra la vilaĝo. Aliaj akvofluoj estas la riveretoj Lucina [luĉina] kaj Suliţa [sulica]. La loĝantaro nombras ĉirkaŭ 1 500 personoj. 12 kilometrojn norden troviĝas la limo kun Ukrainio. La vilaĝo Benia ankaŭ apartenas al la administrado de la komunumo.