Molekuloj (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri esperantlingva libro. Por ero de materio rigardu la paĝon Molekulo.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Molekuloj
Molekuloj
Molekuloj
Aŭtoro János Nyilasi
Eldonjaro 1984
Urbo Budapesto
Eldoninto Scienca Eldona Centro
Paĝoj 118
ISBN 963 571 145 X
vdr

Molekuloj, verkita de János Nyilasi kaj eldonita ĉe Scienca Eldona Centro [1] en Budapesto en 1984, estas Esperantlingva legolibro kun scienc-populariga karaktero, traktanta pri fundamentaj problemoj de ĝenerala, organika, neorganika, fizika, polimera kaj biologia kemioj. Tradukis Lajos Kovács [2] kaj fake reviziis Zdeněk Pluhař kaj Anatolij Gonĉarov.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 ...Ili kompletigas unu la alian. Iliaj titoloj jam montras la diferencon, do la unua pritraktas amplekse la biokemion de la vivo, parolas pri la rilataj substancoj, pri ilia transformado pere de enzimoj kaj la ĉiam necesa fluo de energio, krome pri la adaptiĝo al la medio kaj fine pri la teorioj de ĝia estiĝo. "Molekuloj" povas esti bazo por tiu biokemio, ĉar ĝi temas pri la fundamentoj de la kemia scienco. Kompreneble ĝi ankaŭ valoras per si mem. Danke al la multaj grafikaĵoj kaj diagramoj ĝi preskaŭ fascinas kiel krimoromano.

De la unuaj historiaj paŝoj al disvolvigo de la sekretoj kiuj kuŝas en la substancoj, la teksto gvidas al la ekkono de la fortoj, kiuj efikas interne de la atomoj kaj inter ili. Ĉefe estas montrata la laŭleĝeco de la elektrona strukturo de atomoj kaj molekuloj, kiu rekte rilatas al ilia spaca geometrio. Multaj grafikaj ekzemploj de malgrandaj neorganikaj kaj organikaj molekuloj kune kun tabeloj de ĉi-rilataj geometriaj kaj fizikaj valoroj klarigas la multvariecon jam de la bazaj molekuloj. La scio pri la malgrandaj fortoj de Van der Waals sin interligas ekzemple kun la konataj ecoj de fandpunkto kaj bolpunkto.

Ne estas surprizo, ke la ĉapitro pri makromolekuloj pleje altiras la ĝeneralan intereson. Ja ne nur la arte faritaj plastoj kaj teksaĵoj konsistas el tiuj, kompare ekzemple kun sukero, miloble pli grandaj molekuloj. Verŝajne pli interesa estas la formiĝo de proteinoj, de celulozo kaj de la genetika kodo el miloj da submolekuloj; ilia stabileco garantias nian vivon, hazarda malstabileco minacas ĝin, sed ne estus biologia evoluo de la vivularo sen ŝanĝo de la heredeca informo.

Finfine la ekzamenado de la molekula strukturo apartenas al la bazaj subfakoj de la kemia scienco. La plej komprenigebla metodo, nome la esploro de la mekaniko de molekuloj pere de ĝia rotaciado kaj vibrado, estas klarigita pere de la grafikaĵoj kaj de la bazaj fizikaj formuloj. La bildigo de la molekula strukturoj pere de difraktaj metodoj finas tiun ĉapitron; bedaŭrinde mankas ekzemple la nuklea magneta resonanco, kiu ebligas pli profundan ekkonon de la molekula strukturo kompare kun la infraruĝa spektroskopio
— Manfred Westermayer

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]