Molinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Molinos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44556
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 225  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 0° 27′ U (mapo)40.8197764-0.4500434Koordinatoj: 40° 49′ N, 0° 27′ U (mapo) [+]
Alto 838 m [+]
Areo 79,608942 km² ( 796 0.8 942 ha) [+]
Molinos (Provinco Teruelo)
Molinos (Provinco Teruelo)
DEC
Molinos
Molinos
Situo de Molinos
Molinos (Hispanio)
Molinos (Hispanio)
DEC
Molinos
Molinos
Situo de Molinos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Molinos (Teruel) [+]
vdr

Molinos [moLInos] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidento de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja. La loknomo Molinos estas etimologie komprenebla kiel Muelejoj, kio sugestas iaman profiton de la akvabundo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Proksima akvorezervejo de Santolea.
Panoramo.

Ĝi estas je 105 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 838 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko en kiu ĝi limas nur kun Castellote oriente. Ĝi estas inter Castellote oriente kaj la komarko Bajo Aragón okcidente, kaj krome estas Berge norde kaj apude.

La loko estas en la Iberia Sistemo, en la montaro de Malsupra Aragono, ĉe la valo de la rivero Guadalope.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj la zono estis donita al la Ordeno de Templanoj sed ĝi poste apartenis al la Ordeno de Kalatravo.

En la kadro de la Milito de Hispana Sendependiĝo, Castellote kaj la areo estis kaptita de la franca generalo Musnier la 22an de Decembro 1809, post kio okazis diversaj damaĝoj; la francoj kontrolis la areon ĝis 1813. Ankaŭ dum la Hispana Enlanda Milito la loko suferis damaĝojn.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Molinos kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 238 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da fruktarboj, legomoj), brutobredado kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo. Estas altiraĵoj en la urbo, ĉefe pro la mezepoka pasinteco, kaj la preĝejo de Nuestra Señora de las Nieves (Virgulino de la Neĝoj) kun gotikaj pordegoj, belaj baptujoj kaj aparta sonorilturo. Ĝi staras inter du placoj kun portikaroj en vizitinda urba kerno, same kiel muzeoj, ravino de Sankta Nikolao kaj kavernoj Grutas de Cristal de Molinos.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]