Molly Weasley
Aspekto
| Molly Weasley | |
|---|---|
| sorĉisto en mondo de Harry Potter pureblood (en) filma rolulo literatura rolulo Gryffindor student (en) | |
| Kreita de | J. K. Rowling |
| Verko | Harry Potter Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj |
| Rolita de | Julie Walters |
| Informoj | |
| Sekso | ina |
| Nacieco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Edukejo | Hogwarts |
| Edzo/Edzino | Arthur Weasley |
| Infanoj | Ronald Weasley • Ginny Weasley • Percy Weasley • Bill Weasley • Fred Weasley • George Weasley • Charlie Weasley |
Molly Weasley (elparolata Moli Veslej) estas fama fikcia sorĉistino en la serio de fantastaj romanoj pri Harry Potter, verkita de J. K. Rowling. Ŝia rolo difiniĝas precipe per tio, ke ŝi estas engaĝita patrino de sep adoleskaj infanoj, interalie Ronald Weasley, la plej bona amiko de Harry, kaj la sola filino kaj plej juna infano, Ginny, kiu fine fariĝas la edzino de Harry. Tamen la patrina rolo iom kaŝas ke ŝi estas brile kapabla magiistino kaj interalie elstara en magiaj dueloj.

