Saltu al enhavo

Moluka eklekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moluka eklekto
Ino de E. r. vosmaeri en Nordkarolina Bestoĝardeno.
Ino de E. r. vosmaeri en Nordkarolina Bestoĝardeno.
Masklo ĉe Malagos Garden Resort en Davao, Filipinoj
Masklo ĉe Malagos Garden Resort en Davao, Filipinoj
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittaculidae
Tribo: Psittaculini
Genro: Eclectus, Eklektoj
Wagler, 1832
Specio: Moluka eklekto, E. roratus
Eclectus roratus
(Müller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Moluka eklekto (Eclectus roratus) estas specio de papagoj indiĝena de Molukoj (Indonezio). Ĝi estas nekutima en la papagara ordo pro sia ekstrema seksa dimorfismo en la koloroj de la plumaro; la masklo havas plejparte brile smeraldverdan plumaron kaj la ino plejparte brilruĝan kaj purpur/bluan plumaron. Joseph Forshaw, en sia libro Parrots of the World (Papagoj de la Mondo), notis, ke la unuaj eŭropaj ornitologoj, kiuj vidis eklektopapagojn, pensis, ke ili apartenas al du apartaj specioj. Grandaj populacioj de ĉi tiu papago restas, kaj ili foje estas konsiderataj damaĝbestoj pro manĝado de fruktoj de arboj. Kelkaj populacioj limigitaj al relative malgrandaj insuloj estas kompareble maloftaj. Iliaj brilaj plumoj estas ankaŭ uzataj de indiĝenaj tribanoj en Nov-Gvineo kiel ornamaĵoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Ornitologoj kutime klasigas la Molukan eklektoj kiel membro de la tribo Psittaculini en la familio Psittacidae de la ordo Psittaciformes. Tamen, kelkaj lastatempaj sugestoj indikis grandajn komunaĵojn inter la eklektoj kaj la tribo Loriini.

Sir D'Arcy Wentworth Thompson notis kranisimilaĵojn inter eklektoj kaj membroj de la genro Geoffroyus, specife ĉe aŭda meatus kaj la antaŭfrunto atingante sed ne kunigante kun la skvamozaj ostoj. Ankaŭ la kranio de la membroj de la genro Tanygnathus estas ĝenerale simila.[1]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]
Masklo de E. r. westermani, remburita.

Oni konas tri subspeciojn de Moluka eklekto, kvankam la specio kiel tuto bezonas reviziadon. Aliro al kelkaj regionoj en kiuj vivas la specio estas malfacila pro geografiaj aŭ politikaj tialoj, kaj tial kampobservoj estis limigitaj. Krome, multaj haŭtaĵoj kolektitaj en la komenca parto de la 19-a jarcento damaĝiĝis en kelkaj muzeoj.[2]

  • E. r. roratus, konata kiel granda eklekto, troviĝas en Buru, Seram, Ambon, Saparua, kaj Haruku en sudaj Molukoj. La subspecio ekinterreproduktiĝis kun la raso vosmaeri en Seram.[3]
  • E. r. vosmaeri, konata kiel Vosmaera eklektoVos eklekto, estis dekomence priskribita de Rothschild kaj estis nomita laŭ la nederlanda natursciencisto Arnout Vosmaer, kiu priskribis la birdon en siaj verkoj en 1769, notante ĝin kiel nova al la scienco, bazite sur ina individuo malkovrita en lia kolekto.[4] Pli granda ol la nomiga subspecio kun pli da flavo en la plumaro, ĝi troviĝas sur insuloj en la provinco Nordaj Molukoj. La masklo havas pli flavnuancan plumaron sur la kapo kaj kolo. La vosto estas pli blua kaj havas malgrandan palcitronflavan randon. La ino estas pli brile ruĝa sur la kapo, dorso kaj flugiloj. Ŝiaj subvostaj kovriloj estas flavaj kaj almenaŭ colo da vosto estas brile purflavaj.[3] La eklekto de Vosmaer estas la plej ofte tenata subspecio en birdobredado.[5]
  • E. r. westermani, konata kiel Eklekto de Westerman – multaj el la muzeaj specimenoj havas tonditajn flugilojn kaj tonditajn vostojn, kaj neniu homogeneco videblas en la koloraro de la inaj specimenoj, indikante la probablecon, ke ĉi tiuj specimenoj estis krucbreditaj en birdejoj. Tamen, Joseph Forshaw dubis, ĉu temas pri aberacio, kaj ĝia statuso restas neklara. Se ĝi iam ekzistis, ĝi estas formortinta hodiaŭ.[6]

La Moluka eklekto estas nekutima en la papaga familio pro sia markita lumvideble seksa dimorfismo en la koloroj de la plumaro. Fortika mallongvosta papago, ĝi estas ĉirkaŭ 35 cm longaj. La masklo estas plejparte helverda kun flava nuanco sur la kapo. Ĝi havas bluajn unuarangajn flugilplumojn, kaj ruĝajn flankojn kaj subflugilajn kovrilojn. Ĝia vosto estas bordita per mallarĝa bendo de kremflava kaj estas malhelgriza bordita ankaŭ per kremflava sube, kaj la vostoplumoj estas verdaj centre kaj pli bluaj kiam ili alproksimiĝas al la randoj. La ino de la granda eklekto estas plejparte helruĝa kun pli malhela nuanco sur la dorso kaj flugiloj. La dorso kaj subflugilaj kovriloj malheliĝas al pli viola koloro, kaj la flugiloj havas malvabluajn bordojn. La vosto estas bordita per flavec-oranĝa supre kaj estas pli oranĝkolora kun flava pinto sube.

La supra mandiblo de la plenkreska masklo estas oranĝkolora ĉe la bazo, paliĝante al flava direkte al la pinto, kaj la malsupra mandiblo estas nigra. La beko de la plenkreska ino estas tute nigra. Plenkreskuloj havas flavajn ĝis oranĝkolorajn irisojn kaj junuloj havas malhelbrunajn ĝis nigrajn irisojn. La supra mandiblo de kaj masklaj kaj inaj junuloj estas bruna ĉe la bazo, paliĝante al flava direkte al la bordaj randoj kaj la pinto.[3] La abdomeno kaj nuko de la inoj estas bluaj ĉe la plej multaj subspecioj, purpura abdomeno kaj nuko ĉe la subspecio (roratus) kaj lavendkolora abdomeno kaj nuko ĉe la (vosmaeri). Inoj kaj de riedeli kaj de vosmaeri havas flavajn subvostajn kovrilojn. La ino de vosmaeri montras la plej brilruĝan koloron el ĉiuj subspecioj, kaj sur la kapo kaj sur la korpo. Ili ne emas paroli per klaraj voĉoj ĝis ili estas 1-jaraj.

La dieto de la moluka eklekto en naturo konsistas ĉefe el fruktoj, naturaj figoj, nematuraj nuksoj, floroj kaj foliburĝonoj, kaj kelkaj semoj. En kaptiteco, ili devus manĝi malpli sukeran dieton por sia sano, ĉar ili ne flugas la saman distancon kiel natura birdo, kvankam ili deziras plimulton de fruktoj, kiel mangoj, figoj, gujavoj, bananoj, melonoj, drupoj, vinberoj, citrusfruktoj, piroj, pomoj, granatoj kaj papajo. La eklekto havas nekutime longan digestan sistemon,[7] do toleras altfibran dieton. En kaptiteco, la moluka eklekto profitas de speciale formulita dieto el buletoj aŭ birda biskvito, subtenata de ĉiutagaj porcioj de 2 ĝis 3 fruktoj kaj 5 legomoj (kaj foliaj verdaĵoj kiel cikorio kaj leontodo), kaj malgranda kvanto da semoj kaj nuksoj kiel migdaloj kaj juglandoj por uzo kiel regaloj. Teni semojn kaj nuksojn por esti manĝigitaj permane kiel regaloj limigas troan konsumon de oleoj, kio povas okazi se ĉi tiuj estas simple metitaj en manĝujojn.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

En sia natura vivejo, la moluka eklekto nestas en kavaĵoj en grandaj, elkreskantaj pluvarbaraj arboj. Taŭgaj kavaĵoj estas aprezataj kaj la ino vigle defendas sian elektitan nestolokon de aliaj inoj (eble eĉ batalante ĝismorte), restante loĝanta ĉe "sia arbo" ĝis 11 monatojn jare, malofte devagante de la enirejo al sia kavaĵo kaj fidante je pluraj maskloj por nutri ŝin per regurgito. Maskloj povas vojaĝi ĝis 20 km por manĝoserĉadi kaj ĝis kvin maskloj regule provizas manĝaĵon por ĉiu ino, ĉiu konkurante kun la aliaj pri ŝia amindumado kaj la rajto generi ŝiajn idojn. Male al aliaj papagaj specioj, eklektopapagoj estas poliginandraj - inoj povas pariĝi kun pluraj masklaj svatantoj kaj maskloj povas vojaĝi de nestoloko al nestoloko por pariĝi kun pluraj inoj. Ĉi tiu unika reprodukta strategio eble klarigas la okulfrapan seksan dimorfismon de la eklekto, ĉar la ino devas resti videbla ĉe la enirejo de la nestotruo (por anonci sian ĉeeston en sia kavaĵo al maskloj kaj rivalaj inoj), sed bone kaŝita kiam en la profundoj de la nesto, ĉar la ruĝa koloro bone kaŝas ŝin en la mallumo. La masklo estas ĉefe brilverda, kio havigas kamufladon inter la arboj dum manĝoserĉado. Tamen, la plumaro de ambaŭ seksoj aspektas spektakla kiam vidate en la ultraviola spektro, kapablo kiun mankas al predantoj kiel akcipitroj kaj strigoj.[8]

La ino demetas du blankajn 40.0 mm × 31.0 mm ovojn, kiuj estas kovataj dum 28–30 tagoj. La idoj elnestiĝas je ĉirkaŭ 11 semajnoj.[9] Kvankam eklektopapagoj povas atingi seksan maturecon pli frue aŭ pli malfrue, ili kutime atingas ĝin inter 2–3 jaroj.[10]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1900) “On characteristic points in the cranial osteology of the parrots”, Proceedings of the Zoological Society of London (1899), p. 9–46. 
  2. Marshall, pp. 30–31.
  3. 3,0 3,1 3,2 Forshaw, Joseph M.. (1978) Parrots of the World, 2‑a eldono, Melbourne: Landsdowne Editions, p. 202–07. ISBN 0-7018-0690-7.
  4. VOSMAER'S ECLECTUS. World Parrot Trust. Arkivita el la originalo je 21a de Oktobro 2021. Alirita 5a de Januaro 2021 .
  5. Vosmaeri Subspecies of the Eclectus Parrot - Graham Taylor - 60 Year Eclectus Expert (12 May 2015). Arkivita el la originalo je 23a de Januaro 2021. Alirita 17 December 2020 .
  6. Hume, J. P.. (2012) Extinct Birds. A & C Black. ISBN 978-1408157251.
  7. (1996) “Eclectus Parrots”, AFA Watchbird 23. Alirita 2019-09-28.. 
  8. . Eclectus' true colors revealed, p. 38–73. Bird Talk Magazine (February 2009). Arkivita el la originalo je 24a de Februaro 2011. Alirita 15a de Marto 2010 .
  9. Eclectus Parrot (Eclectus roratus). World Parrot Trust – Parrot Encyclopedia. Arkivita el la originalo je 8a de Aŭgusto 2020. Alirita 9a de Novembro 2019 .
  10. Vetafarm. Arkivita el la originalo je 2012-03-24. Alirita 2011-05-13 .
  • Garnett, S. (1993). “Threatened and Extinct Birds Of Australia”, Raou Conservation Statement. 
  • [1991] (2004) A Guide to Eclectus Parrots as Pet & Aviary Birds, 2‑a eldono, South Tweed Heads, NSW: ABK Publications. ISBN 0-9750817-0-5.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]