Moluka turfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moluka turfalko
Moluka turfalko
Moluka turfalko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. moluccensis
Falco moluccensis
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Moluka turfalko (Falco moluccensis) estas malgranda rabobirdo apartenanta al la genro Falco de la falka familio de Falkedoj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Disvastigata tra Aŭstralazio, Hindomalajzio, kaj plej parto de Wallacea, la Moluka turfalko loĝas en herbejoj kun disaj arboj, maldense arbaj terkultivejoj, kaj bordoj de unuarangaj kaj altaj duarangaj arbaroj. Laŭlonge de arbaraj ŝoseoj, ili foje eniras en arbarojn kaj foje loĝas en klarejoj ene de arbaraj areoj. Oni scias, ke ili loĝas en areoj de homa setlejo.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas malhelbruna supre kun tre markata nigreca strieco vertikale en krono kaj horizontale en dorso. La flugilplumoj estas nigrecaj. La vosto havas nigran pinton kaj estas strieca ĉe maskloj kaj tute ne ĉe inoj. La kruroj estas flavaj, sed la beko estas helgriza kun nigra pinto (krom la kutima hokoformo) kaj estas flavaj okulringo kaj vaksaĵo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

La Moluka turfalko manĝas ĉefe malgrandajn mamulojn, birdojn, lacertojn kaj insektojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Global Raptor Information Network – Moluka turfalko. Arkivita el la originalo je 2020-12-01. Alirita 2011-05-21.