Moments musicaux (Schubert)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Moments Musicaux, D. 780 (op. 94), de Franz Schubert, estas ses pianopecoj, kiujn la komponisto verkis en 1823–1828; ili aperis en 1828. La origine misskribita titolo „momens musicals“ devenis de eldonisto Leidesdorf. Krom la impromptuoj kaj la Wanderer-Fantasie ili apartenas al la plej famaj pianopecoj de Schubert.

La ses pecoj[redakti | redakti fonton]

  1. C-Dur. Moderato.
  2. As-Dur. Andantino.
  3. f-moll. Allegro moderato.
  4. cis-moll. Allegro vivace.
  5. f-moll. Allegro vivace.
  6. As-Dur. Allegretto.
  1. La unua peco (Moderato) montras en sia motivaro jam sonsimilaĵojn al la pli malfrua granda pianosonato en a-minoro D 845, restas tamen en la kadro de tipa karakterpeco el la fruromantismo.
  2. La dua (Andantino) malvolvas la fortajn sentoerupciojn tipajn je Schubert. Orelfrapas la uzado de f♯-minoro kiel mortotonalo de la romantismo, kiu aperas en la griza kaj unusona parto B kaj intensiĝas ĝis la fino de la parto en grandan dramecon. La sencela pendolmotivo de parto A montras sur la motivon de perdiĝinta migranto, kiu stampas grandparton de la verkoj de Schubert.
  3. La tria peco (Allegro moderato), ankaŭ konata kiel Air Russe, memoras pri la multaj, plejofte mallongaj dancoj, kiujn Schubert verkis ĉefe por piano. Kontraste al la griza humuro de aliaj pecoj de la ciklo jen trovias prefere senpezeco.
  4. En la kvara moment musical (moderato) klare evidentiĝas sonsimilaĵojn al Bach, pri kies verkaro Schubert precipe en la ekestotempo ege okupiĝis. Kaŝa duvoĉeco en parto A tutsimile al tiu de la c-minora preludo el la unua volumo de Bontemperita klavarinstrumento, estas klare ekkonebla.
  5. La kvina peco (allegro vivace) denove montras marŝecan karakteron plena je drameco.
  6. Unusonecon kaj perdiĝon disradias la sesa kaj lasta peco de la ciklo (allegretto). Ree ĝi memoras pri la metaforo de migranto. Pendolmotivoj, la ĉiam denove kunrompiĝa A♭-maĵoro, ofte tuj favore al la paralelo f-minoro disradias profundan senesperon kaj sencelecon.

La pianistaj postuloj en teknika rilato estas pli malgrandaj. Pli postulata estas tamen delikata ekfrapo kaj kompreniĝemo en la pecojn. Kiel fakte en ĉiuj pli konataj pianoverkoj de Schubert ankaŭ la moments Musicaux imponas ne per virtuozeco, sed pli per granda varieco de sentomontoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]