Momotombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Momotombo
vulkano
Vulkano Momotombo apud la Lago de Managvo
Lando Nikaragvo Nikaragvo
Municipo Leon
Tipo de vulkano Stratovulkano
Situo Leon
 - alteco 1 297 m s. m.
 - koordinatoj 12° 42′ 00″ N 86° 54′ 00″ U / 12.70000 °N, 86.90000 °U / 12.70000; -86.90000 (mapo)
Grupo Pacifika Fajroringo
Vikimedia Komunejo: Momotombo

Momotombo estas nikaragva vulkano kiu troviĝas en la departemento "Leon" apud la Lago de Managvo. La alteco de ĉi tiu aktiva vulkano estas 1297 msm. Ĝi estas relative juna vulkano kun apenaŭ 4500 da jaroj aĝa.

Dum erupcio je la 11-an de januaro 1610 ĝi kaŭzis la detruon de eta hispana vilaĝo fondita de Francisco Hernandez de Cordoba; nuntempe tiu loko estas konata kiel Leon Viejo.

Aktuale Momotombo estas turisma loko tre vizitata de naciuloj kaj eksterlandanoj al kiuj plaĉas la ekstrema aventuro ĉar eblas grimpi al sia montopinto kaj tranokti tie. Momotombo ofertas unikajn vidaĵojn, oni povas vidi el tie la atendon de la Pacifika Oceano, la Lagon Nikaragvo kaj ene de la lago ankaŭ la Insulon Ometepe.

La vaporo de la vulkano estas utila por produkti elektran energion danke al la Geoterma centralo Momotombo.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.ineter.gob.ni/geofisica/webcam/v_momotombo/index.html Arkivigite je 2006-12-10 per la retarkivo Wayback Machine