Monaĥa psitako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monaĥaj psitakoj en Santa Ponsa, Majorko, Hispanio.

La Monaĥa psitako (Myiopsitta monachus) estas specio de psitako, laŭ granda parto de fakuloj la ununura membro de la genro Myiopsitta. Tamen la Bolivia psitako estas foje konsiderata subspecio de la Monaĥa psitako kaj foje kiel aparta specio, kio farus la Monaĥan psitakon unu el du specioj de la genro, formante ambaŭ superspecion. Ĝi estas malgranda, brilverda psitako kun grizeca brusto kaj verdecflava abdomeno.

La Monaĥa psitako estas indiĝena el moderklimataj al subtropikaj areoj de Argentino kaj ĉirkaŭaj landoj en Sudameriko, nome sudorienta Brazilo, Bolivio, Paragvajo kaj Urugvajo. Elteneblaj naturigitaj populacioj loĝas en multaj aliaj lokoj jam el la 1930-aj jaroj, ĉefe en Nordameriko kaj Okcidenta Eŭropo danĝere por konkurencaj indiĝenaj specioj kaj damaĝe por agrikulturo kaj vegetaĵaro.

Ekzemple por Hispanio, kie ĝi estas konsiderata invada specio nedezirata, ĵusaj kalkuloj ĉirkaŭkalkulis 20 000 ekzemplerojn.[1] Tiele tie estas malpermesita ties posedo, transporto kaj komerco. Ili estis viditaj unuafoje en 1975 en Barcelono, kaj poste en Malago kaj Tenerife en 1978. El 1985 en multaj lokoj ĉefe en urboj. Danke al studo fare de 600 volontuloj en pli ol 450 municipoj oni trovis la specion en 125 municipoj de 25 provincoj de 15 regionoj, ĉefe en la provincoj Madrido kaj Katalunio kie oni censis 72 % el la ekzempleroj. Kaj ĉefe en la urboj mem Madrido kaj Barcelono (po 5 000), sekve de Malago (po 2 000), Cartagena kaj Hospitalet de Llobregat.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "El primer censo nacional de cotorra argentina da una estima de 20.000 ejemplares" de Área de Estudio y Seguimiento de Avifauna de SEO/BirdLife, en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 44.
  2. Samloke