Monaĥejo Aĥtala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Monaĥejo Aĥtala
La ĉefpreĝejo Sankta Dipatrino kaj la fortikaĵa murego.

La Monaĥejo Aĥtala (armene:Ախթալայի վանք); ankaŭ konata kiel Pghindzavank (armene : Պղնձավանք , kio signifas Monaĥejo de la Kuprominejo) estas monaĥejo de la 10-a jarcento kiu apartenas al la Armena Apostola Eklezio situanta en la urbo Aĥatala, en la provinco Lori, 185 kilometrojn norde de Erevano[1]. La monaĥejo estas nuntempe neaktiva[2]. La fortikaĵo ludis gravan rolon en la protektado de la nordokcidentaj regionoj de Armenio (Gugarko) kaj estas inter la plej bone konservitaj el ĉiuj monaĥejoj en la moderna Respubliko Armenio[3]. La ĉefpreĝejo ĉe la komplekso estas fama pro la tre ampleksaj kaj artaj freskoj el bizanca arto, kiuj kovras la internajn murojn, la dividmurojn, kaj la pendaĵojn de la konstruaĵo. La moderna nomo de Aĥtala unue estis registrita per reĝa dekreto de 1438. La etimologio de la nomo Aĥtala verŝajne estas el turklingva origino, kun la signifo blanka maldensejo[4]. La origina armena nomo de la setlejo kie la monaĥejo estas konstruita estas Pghindzahank, kio signifas kuprominejo[4].

La fortikaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa preĝejo vidata el la aŭtovojo.
Enirejo al la fortikaĵo.

Inter 1887 kaj 1889 la franca arkeologo Jacques de Morgan malkovris 576 rektangulajn ŝtonajn tombejojn, kune kun kulturaj eroj el argilo, bronzo kaj fero proksime de Aĥtala devenantaj de la 8-a jarcento a.K[3][5]. La setlejo de moderna Aĥtala estis konata kiel Agarak en la 5-a jarcento[3][4]. La fortikaĵo preskaŭ certe konstruiĝis sur bronzaj kaj ferepokaj fundamentoj. Ĝi estis konstruita en la malfrua deka jarcento fare de la kjurikidoj, tiu branĉo de la bagratida dinastio kiu originis de Gurgen (la nomo estis prononcita Kjurikeh en la loka dialekto de Gugarko)[3]. Li estis la filo de la patronoj de la proksimaj monaĥejoj Sanahin kaj Haghpat situantaj ne malproksime de Aĥtala, reĝo Aŝot la 3-a la Kompatema kaj reĝino Ĥosrovanuŝ. La fratoj de Gurgen estis reĝo Smbat la 2-a la konkerinto kaj Gagik la 1-a Bagratido, sub kiuj la Bagratida Armenio, armena mezepoka reĝlando, atingis la pinton de sia prospero[6].

Aŝoto la 3-a establis la Lorian reĝlandon en Gugarko pro strategiaj kialoj kaj surtronigis Gurgenon en 982[7]. Gurgen kune kun sia frato Smbat estas prezentitaj sur la skulptaĵoj de la patronoj kaj en Sanahin kaj Haghpat. Kiam la Loria reĝlando falis kiel rezulto de la atakoj de la selĝukoj, la kjurikidoj migris al Tavuŝo kaj Mecnaberd tamen ili konservis liglojn kun sia praula fortikaĵo kaj religia komplekso en Aĥtala. La fortikaĵo estis konstruita sur dekliva nuda roko ĉirkaŭita de profundaj kanjonoj el tri flankoj formantaj naturan protekton[8]. La iom alireblaj partoj inter la klifoj estas plifortikigitaj per turoj kaj muroj. La nura enirejo al la komplekso estas sur la norda flanko protektita per sonorilturoj kaj muroj. La muroj kaj turoj de la fortikaĵo estas konstruitaj el blueta bazalto kaj kalka mortero[4]. La kjurikidoj iom post iom perdis sian influon sub la selĝuka regado antaŭ la fino de la 12-a jarcento. La monaĥeja vivo reviviĝis en Aĥtala kiam la zakaridoj gvidantaj la kombinitajn kartvelajn kaj armenajn trupojn liberigis la plej grandan parton de Armenio. La historiistoj de la 13-a jarcento Kirakos Gandzakeci kaj Vardan Arevelci nomis la areon Pghndzahank (kupra minejo), pro riĉaj kuprejoj en la ĉirkaŭaĵo[9]. Gandzakeci skribis la jenon: "Ivane, la frato de Zakare, ankaŭ mortis [tiun jaron] kaj estis entombigita ĉe Pghndzahank proksime de la preĝejo, kiun li mem konstruis, prenante ĝin de la armenoj kaj transformante ĝin en kartvelan monaĥejon"[10].

Pghndzahank fariĝis posedaĵo de Ivane Zakarjan en la 1180-aj jaroj. Dum la frato de Ivane, Zakare, estis armena apostola kredanto, Ivane akceptis kartvelan ortodoksecon en la kartvela kortego . Pluraj monaĥejoj en norda Armenio estis konvertitaj de la nobela familio Zakarjan-Mĥargrdzeli al la Kartvela Ortodoksa Eklezio, elstara ekzemplo estas la monaĥejo de Kobajr. Per tio Ivane plibonigis sian pozicion ene de la kartvela kortego kaj akiris influon inter la kalcedonaj armenoj, kiuj plejparte loĝis en la norda kaj nordokcidenta Armenio. La Zakarjanoj komencis perdi sian influon kaj regadon ekde la 1220-aj jaroj dum la katastrofaj mongolaj invadoj en Kartvelio. La filo de Ivane, Avag estis devigita rekoni sian subigon al la mongola gvidanto Ĉormakan[7] . La mongola regado daŭris ĝis 1340 kiam ĝi estis interrompita per sinsekvaj konkeroj de tjurklingvaj triboj. La tjurklingva tribo de kara-kojunlo komencis ataki Kaŭkazon kaj prenis la regadon de la plej granda parto de Armenio mem antaŭ 1400[7] . Ilia regado estis interrompita per la konkeroj de Timuro. Unu el la klifoj[4], kiuj ĉirkaŭas la monaĥejan komplekson de Aĥtala, estas konata kiel Lenktemur, nomata laŭ Timuro, kiu laŭ loka tradicio entombigis unu el siaj edzinoj sub la klifo[11].

Ekde la fino de la 18-a jarcento la monaĥejo estis uzata de etnaj grekoj, kiuj ekloĝis en Aĥtala, por labori en la oraj kaj arĝentaj minejoj. Ĉirkaŭ 800 grekaj familioj estis translokigitaj el Gümüşhane en la Otomana Imperio al Aĥtala en 1763 fare de la kartvela reĝo Irakli la 2-a[12].La grekoj nomis la monaĥejon "Meramani". La grekaj ministoj postlasis surskribojn sur la muroj de la monaĥejo[3]. En la 19-a jarcento Aĥtala estis transprenita de la armena princa familio Melikov[4]. Nuntempe la monaĥejo havas siajn pilgrimajn tagojn de la 20-a ĝis la 21-a de septembro[4]. Armenoj, grekoj kaj kartveloj vizitas la monaĥejon ĉi-okaze. La ambasadoro de Grekio, Panajota Mavromiĉali vizitis la monaĥejon la 20-an de septembro 2006. Orminejo kaj prilaborejo en Aĥtala forĵetis kupro-minajn pecojn en la kavo sub la monaĥejo. Ĉi tio estis klasifikita kiel minaco por lokaj loĝantoj[13].

Preĝejo Sankta Dipatrino[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Dipatrino.

La ĉefa konstruaĵo de la monaĥeja komplekso estas la preĝejo Surp Astvacacin (Sankta Dipatrino). La ĝusta dato de la konstruado de la preĝejo estas nekonata[2]. Ĝi estas ĝenerale rigardata kiel komplekso de la 11-a ĝis 13-a jarcento, sed la nuna preĝejo estis konstruata sur pli frua fundamento[4]. Kirakos Gandzakeci menciis, ke Ivane Zakarjan estis entombigita en la preĝejo en 1227. Stepanos Orbeljan rilatas al la preĝejo en 1216. Modernaj esploristoj datigas la murpentraĵojn ene de la preĝejo ĉirkaŭ la jaroj 1205–1216. Princino Mariam, la filino de Gurgen la 2-a[4] (Kjurikeh la 2-a) registris en 1188 sur la dorso de ĥaĉkaro eltrovita en loko nomata Ajor najbara al Aĥtala, kiu rilatas al la konstruado de la preĝejo Sankta Dipatrino en Aĥtala. La surskribo sur la ĥaĉkaro diras la jenon: "Mi, la filino de Kjurikeh, Mariam, starigis Surp Astvacacinon en Pghndzahank, tiuj, kiuj honoras nin, memoru nin en siaj preĝoj.[4]" En 1185 Mariam konstruis la nartekson de la ĉefa preĝejo en Haghpat. Laŭ iu loka popola scio, la preĝejo estis konstruita en la 7-a jarcento fare de bizanca imperiestro el armena deveno, Heraklio . Alia legendo supozigas, ke la preĝejo estis konstruita en la 5-a jarcento de kartvela reĝo Vaĥtang la 1-a Gorgasali . Ekzistas neniuj raciaj pruvoj por subteni ambaŭ rakontojn.

Vojo al la ĉefpreĝejo de la monaĥeja komplekso.

La preĝejo kutimis enhavi la krucon, kiu laŭ folkloro estis uzita de Johano la Baptisto por bapti Jesuon Kriston. Vasak, la patro de princo Proŝ, laŭdire donis ĉi tiun restaĵon al Ivane Mĥargrdzeli, kiu poste vendis ĝin kontraŭ granda sumo al la monaĥejo Noravank en Sjuniko[4].

La preĝejo situas meze de la teritorio de la fortikaĵo laŭ la laŭlonga akso. Ĝi apartenas al la kupolhava bazilika speco de preĝejoj, kie la lagroj kuniĝas kun la flankaj kapeloj de la absido. Du paroj da arkoj dividis la laŭlongan streĉitan preĝhalon en tri navojn, kies centro (kun duoblaj flankaj kapeloj) ĉe la orienta flanko finiĝas kun malalta enscenigita, duonronda absido kaj la flankaj kapeloj finiĝas per sakristioj[8]. Ili estas karakterizitaj per eleganta ikonografio, riĉeco de temo kaj diverseco de malsamaj koloroj (kie blua koloro regas). La vertikalan akson de la konstruaĵo kronis masiva kupolo. La pinta kupolo kun la cilindra tamburo ne pluvivis. Ĝi estis damaĝita dum la invado de Timuro kaj tute malkonstruita en 1784 kiam la avaro Omar Ĥano invadis Transkaŭkazon el Dagestano[4]. En la 19-a jarcento, vicreĝo de Kaŭkazo, princo Miĥail Voroncov konstruis duonsferan lignan kupolon kovritan per feraj tukoj anstataŭ la origina kupolo. La kupolo estis renovigita dum sovetiaj jaroj[4].

Murpentraĵoj de Sankta Dipatrino[redakti | redakti fonton]

Ampleksa vido de la preĝejaj muroj kaj la bizancaj pentraĵoj.

La murpentraĵoj estas unu el la plej bonaj reprezentadoj de bizanca arto ekster la tradiciaj limoj de Bizanco. La plimulto de la murpentraĵoj portas skribaĵojn en kartvela kaj greka lingvoj. La murpentraĵoj estis pentritaj sub la patroneco de atabego Ivane Mĥargrdzeli inter 1205 kaj 1216. Paraleloj estis desegnitaj inter la murpentraĵoj kaj la armenaj miniaturaj pentraĵoj de la 11-a-jarcenta de la evangelioj de Mugni[4]. La kolorigo de la murpentraĵoj estas karakteriza por tipa bizanca arto dum la temaj solvoj estas pli armenaj. Tipaj scenoj de la Nova kaj Malnova Testamentoj, same kiel diversaj sanktuloj inkluzive de sankta Gregorio la Iluminanto estas prezentitaj sur la murpentraĵoj[3]. Granda bildo de la Sankta Virgulino estas prezentita en la kupolo tenanta Jesuon. La murpentraĵo estis grave difektita kaj nur partoj de ĝi postvivis. Sub la Sankta Virgulino montriĝas la Komunio, kie Jesuo estas prezentita dufoje, turniĝante dekstren kaj maldekstren kundividante panon kun la apostoloj[14]. La bildoj de la Apostoloj Petro, Johano la Evangeliisto , Paŭlo kaj Mateo pluvivis. La komunaj kristanaj sanktuloj estas prezentitaj sub la Komunia sceno, inkluzive de Papo Silvestro, Sankta Jakobo la filo de Alfeo, Sankta Johano Krizostomo, Bazilo la Granda,Gregorio la Iluminanto, Jakobo de Mtsbin, Klemento de Romo, Gregorio la Taŭmaturgo, Cirilo de Aleksandrio kaj Eŭsebio de Cezareo. La murpentraĵoj sur la okcidenta muro prezentas la Ĉielan Regnon. La norda muro prezentas la proceson de Jesuo fare de la ĉefpastro Kajafas kaj de la romia prokuroro Pontio Pilato. Kelkaj murpentraĵoj estis renovigitaj en 1979. La arkoj, niĉoj kaj kolumnoj ankaŭ estas kovritaj de murpentraĵoj[14].

Galerio[redakti | redakti fonton]

Aliaj strukturoj[redakti | redakti fonton]

Ruiniĝanta preĝejo ene de la monaĥeja komplekso Aĥtala.

La plej elstara strukturo post la preĝejo Sankta Dipatrino estas rektangula kapelo konstruita kontraŭ ĝia okcidenta muro. La restanta sekcio de la fasado de la ĉefa preĝejo situas tuj apud ĝi kun kresta tegmento. Ivane Mĥargrdzeli kaj lia filo Avag estis entombigitaj interne en 1227[4]. Malgranda strukturo kun klinita tegmento estas ligita al la norda muro de la ĉefa preĝejo. Ĝi kutimis gastigi ceremoniaĵojn. Sur la nordokcidenta flanko de la monaĥejo, ununura navo kaj kresttegmentita preĝejo situas dekroĉitaj de la ĉefa preĝejo[8]. Alia konstruaĵo, kiu ne plu vivas, troviĝis apud ĝi. Multaj kadukaj loĝejoj kaj helpaj strukturoj estas disigitaj en la teritorio de la fortikaĵo kiel ekzemple duetaĝa konstruaĵo kiu verŝajne estis loĝejo por gardistoj[3]. Ekzistas tradiciaj retoj de tuneloj, kriptoj, akvorezervujoj kaj vinkeloj, trovitaj inter la plej multaj monaĥejoj de mezepoka Armenio. Ne malproksime de la monaĥejo oni povas trovi aliajn mezepokajn monumentojn kiel la monaĥejo Sankta Triunuo, preĝejo sankta Georgo, monumento de la 13-a jarcento, rusa kapelo de la 19-a jarcento, greka preĝejo same kiel diversaj ĥaĉkaroj kaj kapeloj[3].

Konataj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Ringoforma moderna monumento kun eta granato surpinte.

Surskriboj de proksimaj ĥaĉkaroj substrekas ke la monaĥejo estis gvidita fare de Petreh en la 1240-aj jaroj. La plej elstara figuro, kiu loĝis en la monaĥejo, estis la tradukisto kaj skribisto Simon de Pghndzahank. Liaj taglibroj pluvivis. Li naskiĝis en 1188 kaj estis kleriko dum kelkaj jaroj ĉe la monaĥejo tradukante bizancan teologian literaturon. Li kunlaboris kun alia armeno fidela al la Koncilio de Kalcedono, Minas Sjunakjac de Trabzon. En 1227 Simon kompilis volumon de verkoj de Gregorio de Nyssa. Lia taglibro diras:

Citaĵo
 En 1227 mi kompletigis la libron de episkopo Gregorio de Nyssa, el kiu estis konservita malnova ekzemplero tradukita de la peka kaj nemeritema kleriko Simon, kiu loĝis en Armenio, proksime al Lore-urbo, en lamonaĥejo de la Sankta Dipatrino en Pghndzahank. La libro estis tradukita dum la regado de atabego Ivane, la fondinto de la monaĥejo, Dio donu al li kaj al liaj filoj longan vivon.[4] 

Simon ankaŭ tradukis en la armenan la Elementojn de Teologio de Proklo, La Fonton de Saĝo de Johano de Damasko, Ŝtuparon de la Paradizo de Johano Klimako, Historion de Kartvelio 'kaj La Grekan Preĝlibron. Simon ankaŭ rimarkis en siaj taglibroj, ke li nur tradukis verkojn, kiuj antaŭe ne estis tradukitaj al la armena lingvo[4]. La elstara sovet-armena reĝisoro kaj artisto de la 20-a jarcento Sergej Paraĝanov filmis du epizodojn de sia filmo La koloro de la granatoj en la monaĥejo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • ruse Alexei Lidov, Murpentraĵoj kaj arto de la kalcedonaj armenoj, "Historio de Antikva kaj Mezepoka Mondo"
  • armene Aĥtala, Armena Soveta Enciklopedio, vol. 1, Erevano (Armena SSR), 1974
  • armene Melikset-Bek L., La Kartvelaj Fontoj pri Armenio kaj la armenoj, volumo 3, Erevano, 1955
  • armene Jalalian A., Kotanjian N., Monaĥejo Sankta Dipatrino de Aĥtala, "Kristana Armena" Enciklopedio, Erevano, 2002
  • ruse Durnovo L., Mallonga Historio pri la klasika armena pentrarto, Erevano, 1957
  • ruse Durnovo L., Skizo de Mezepoka Armena Arto, Moskvo, 1979
  • kartvele Episkopo Kirion, Monaĥejo Aĥtala, Tbiliso, 2005

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. RA Lori Marz (PDF). Nacia Statistika Servo de la Respubliko Armenio. Arkivita el la originalo je 5a de novembro 2007. Alirita 2007-10-05.
  2. 2,0 2,1 (2004) Georgia Armenia & Azerbaijan (Kartvelio, Armenio kaj Azerbajĝano), 2‑a eldono, Lonely Planet, p. 147. ISBN 1-74059-138-0.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Lori marz (.PDF). TourArmenia Travel Guide. TourArmenia (2005). Arkivita el la originalo je 16a de oktobro 2007. Alirita 2007-10-07.
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 4,11 4,12 4,13 4,14 4,15 4,16 (2007) Historiaj Monumentoj de Armenio: Aĥtala. Yerevan, Armenia: "Var" Centro por Kulturaj Iniciatoj. ISBN 978-99941-2-070-3.
  5. (1958) A History of Armenia, p. 8.
  6. Armenia, The Kingdom of the Bagratides vol. IV. The Cambridge Ancient History, p. 161–165.
  7. 7,0 7,1 7,2 (2000) The Armenians, 1‑a eldono, Masaĉuseco: Blackwell Publishers Inc.. ISBN 0-631-22037-2.
  8. 8,0 8,1 8,2 (1980) Architectural ansambles of Armenia. Moscow: Iskusstvo Publishers, p. 480 es. ISBN 0-569-08690-6.
  9. Vardan Areweltsi's Compilation of History. Arkivita el la originalo je 2007-07-15. Alirita 2007-10-07.
  10. Kirakos Ganjakets'i's History of the Armenians. Arkivita el la originalo je 2007-07-16. Alirita 2007-10-03.
  11. The Last Remaining Greeks of Madan. Hetq Online (2007-08-20). Arkivita el la originalo je 2007-10-24. Alirita 2007-10-05.
  12. (1994) The Making of the Georgian Nation, 2‑a eldono, Indiana University Press, p. 56. ISBN 0-253-20915-3.
  13. Akhtala Vank and Tailing Dump (PDF). Armenia Tree Project. Arkivita el la originalo je 2007-10-05. Alirita 2007-10-03.
  14. 14,0 14,1 (1991) The Mural Paintings of Akhtala. Moscow: Nauka Publishers, p. 129 es. ISBN 5-02-017569-2.