Monaĥejo Agias Triados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La monaĥejo Agias Triados estas konstruita sur sabloŝtona rokokolono en la greka regiono Meteora.

La Monaĥejo de la Sankta Triunuo (greke: Η Μονή Αγίας Τριάδος), aŭ Moni Agias Triados, estas monaĥejo en la greka regiono Meteora.

Historio[redakti | redakti fonton]

La monaĥa ordeno estis fondita en la 15-a jarcento fare de la monaĥo Dometius. Ne estas klara kiam precize. Estas mencioj pri la jaro 1438, sed el korespondado de Simeon Uroš oni povas konkludi ke jam en 1362 oni formis ordenon. La konstruado de la ĉefa konstruaĵo (katholikon) komenciĝis ĉirkaŭ 1458 kaj estis finkonstruita, laŭ la enskribo je la suda fasado, en 1476.

La trezorejo de la monaĥejo estis rabe malplenigita dum la Dua Mondmilito fare de germanaj soldatoj.

Koordinatoj: 39° 42' 36" N 21° 37' 37" E Mapo