Monaĥejo Goŝavank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
monaĥejo Goŝavank
La monaĥeja komplekso kaj statuo de Mĥitar Goŝ.

Goŝavank (armene Գոշավանք, «monaĥejo de Goŝ»; antaŭe Nor-Getik, Նոր Գետիկ, «Nova Getik») estas monaĥejo apartenanta al la Armena Apostola Eklezio, kiu troviĝas en la kampara vilaĝo Goŝ, en la provinco Tavuŝo, proksime de la nuna urbo Diliĝano, nordoriente de Armenio. La monaĥa komplekso estis konstruita inter la 12-a kaj la 13-a jarcentoj dum la zakarida epoko. Ĝi estis funkcianta ĝis la fino de la 16-a jarcento, poste de la 17-a jarcento ĝis la 19-a jarcento[1].

En la nuntempo ĝi ne rilatas al religiaj aferoj, kaj post ĝia restaŭrado en du periodoj en la 20-a kaj 21-a jarcentoj, ĝi konvertiĝis en populara regiona turisma allogaĵo.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Situo de Goŝavank.

La monaĥeja komplekso leviĝas sur monteto je alteco de 1.252 m kaj apogita kontraŭ rokaj muroj de la arbara supra valo de Tandzut[2], malgranda valo ligita al tiu de Aghstev[3], nordoriente de la Armena altebenaĵo kaj sur la ekstera rando de la Malgranda Kaŭkazo[4].

La komplekso situas en la teritorio de la kampara komunumo Goŝ, 23 kilometrojn de Diliĝano[5], en la provinco Tavuŝo, en la nordorienta parto de la Respubliko Armenio. Goŝavank ankaŭ estas proksima al la monaĥeja komplekso Hagharcin, kun kiu ĝi estis komparita de Unesko kun la ensemblo formita de la monaĥejoj Haghpat kaj Sanahin, kune enskribitaj sur la liston de la Monda Heredaĵo de Unesko[6]. Ekzistas ankaŭ plano integri ĝin, kun ĉi tiu sama monaĥejo[7], en la nacian parkon Diliĝano, kiu tute ĉirkaŭas ĝin[8][9]. .

Historie Goŝavank situas en la antaŭe nomata kantono Varaznunik (poste Kolbopor) de la provinco Gugark[10], unu el la dek kvin provincoj de historia Armenio (konata kiel la Reĝlando ArmenioGranda Armenio, (-190 - 428) laŭ la geografiisto de la 7-a jarcento Anania Ŝirakaci[11].

Historio[redakti | redakti fonton]

Goŝavank

Sub la protekto de la princo Ivane Zakarjan, dum la "Zakarida[12] renaskiĝo" post la selĝukaj invadoj kaj la liberigo de norda Granda Armenio fare de la kartveloj subtenataj de la armenoj, la monaĥeja komplekso estis fondita en 1181 de Mĥitar Goŝ sub la nomo Nor-Getik[13] ("Nova Getik"[14])[5]), post la detruo pro tertremo de la monaĥejo de Getik (el kiuj restas nur ruinoj), 20 kilometrojn pli oriente[15]. Ŝajnas, ke la ejo estis la loko de ferepoka fortikaĵo, kiel sugestas la ruinoj de la refektorio[5].

Du unuaj lignaj preĝejoj (Sankta Gregorio la Iluminanto kaj Sankta Karapet Hovnan, el kiuj nenio restas) rapide cedis lokon al unua ŝtona konstruaĵo, Sankta Dipatrino aŭ armene Surb Astvacacin. Iĝante ĉefa eduka centro sub la ĉefa instruisto Mĥitar Goŝ kaj tiel partoprenante en la renovigo de Zakarida Armenio, la monaĥeja komplekso, kies reputacio etendiĝas al Kilikio, prenas sian nunan nomon pro la morto de sia fondinto (1213). Inter la famaj studentoj de la monaĥejo estas Hovhannes Vanakan[16], Kirakos de Gandzak, kiu postlasis priskribon de ĝi sia epoko[17], kaj Vardan Arevelci[18]..

Aliaj konstruaĵoj estis starigitaj sub la regado de aŭspicio de la Superaj Magistroj (1213-1252) en la 13-a jarcento, sed la komplekso estis forlasita fine de la 14-a jarcento dum la timuraj invadoj[19] (precipe kun la forbruligo de la biblioteko kaj ĝiaj 15 000 volumoj); ĝi renaskiĝis de la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj antaŭ esti forlasita denove[2].

Unua restarigo okazis dum la soveta epoko, de 1957 ĝis 1966, kaj malgranda muzeo estis kreita en 1972. Dua restarigo estis farita post la sendependiĝo de la lando, en la 2000-aj jaroj, precipe kun la instalado de travideblaj tegmentoj en kelkaj el la konstruaĵoj[20]..

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sufiĉe proksime unu de la aliaj laŭ terminoj de monaĥeja urbanismo[21], la precipaj konstruaĵoj de la monaĥejo estas la preĝejoj Sankta Dipatrino, Sankta Gregorio, Sankta Gregorio la Iluminanto kaj la biblioteko[22].

Plano de la monaĥejo
Plano de la monaĥejo

Sur ĉi plano, la nordo troviĝas maldekstre.

  1. Surb Astvacacin (« Sankta Dipatrino », 1191-1196).
  2. Surb Grigor (« Sankta Gregorio », 1231).
  3. Sankta Gregorio la Iluminanto (« Sankta Gregorio la Iluminanto », 1231/1237).
  4. Duobla kapelo.
  5. Simpla kapelo.
  6. Gavit (« nartekso », 1197-1203 kaj 1231-1241).
  7. Sonorilturo kaj biblioteko (1291).
  8. Refektorio.
  9. Kovrita galerio.

Preĝejo Sankta Dipatrino kaj ties gavito [redakti | redakti fonton]

La ĉefa preĝejo en la komplekso estas Surb Astvacacin ("Sankta Dipatrino"), starigita dum la vivo de Mĥitar Goŝ, de 1191 ĝis 1196[1], konsekrita en 1197[10] kaj restaŭrita en la 13-a jarcento. Ĉi tiu surskribita kruco okupas la planon de la kupola ĉambro[5], kun la okcidentaj angulaj ĉambroj plejparte malfermitaj. Ĝi estas superita per cilindra tamburo ornamita per interplektado kaj konusa kupolo apogita per pintaj arkoj[23] kaj kvar pendentivoj. Ĝiaj muroj estas ornamitaj ekstere kun triangulaj niĉoj en la oriento kaj sudo, kaj estas trapikitaj per la ĉefenirejo[10] (vidante la gaviton okcidente) kaj alia enirejo norde[5].

Surb Astvacacin estis kompletigita okcidente per gavito (6) starigita de 1197 ĝis 1203[1] kaj de 1231 ĝis 1241[24]. Ĉi tiu kvarlatero kun interna krucoforma strukturo estas centrita sur ĝia okflanka kupolo, kiun subtenas kvar kolonoj kaj kvar arkoj,[25] kaj estas kompletigita en siaj orientaj anguloj per du kapeloj. Ĝia portalo situas okcidente kaj estas ornamita per arka pordokadro enskribita en alia rektangula pordokadro kun selĝuka ĉeno[26].

Surb Grigor[redakti | redakti fonton]

Sude de la ĉefa preĝejo estis konstruita la preĝejo Surb Grigor ("Sankta Gregorio"), finita en 1231[1]. Ĝia plano similas al tiu de Surb Astvacacin, kun ĝia surskriba kruca strukturo kompletigita per du kapeloj ĉe la oriento kaj ĉirkaŭita de tamburo kaj kupolo; ĝiaj fasadoj estas ornamitaj per niĉoj, krom okcidente kie estas ĝia portalo kun ĝia arka pordokadro kun la duobla selĝuka ĉeno[27][26].

Surb Grigor Lusavoriĉ[redakti | redakti fonton]

Sude de la gavito troviĝas la preĝejo Surb Grigor Lusavoriĉ ("Sankta Gregorio la Iluminanto"), starigita en 1231 (aŭ 1237[26]) de princo Grigor Tgha[25]. Ĉi tiu barelvolba konstruaĵo havas absidon oriente gastigante la altaron kiu estas ornamita per kvin niĉoj, kaj du angulaj kapeloj[26]. Ĝia interna dekoracio distingiĝas precipe per siaj torditaj kolonoj[5]. Ĝiaj fasadoj estas ornamitaj per arkoj kaj kolonoj, la orienta fasado ankaŭ estas provizita per tri fenestroj kaj du niĉoj[1]. La okcidenta fasado distingiĝas per la komplike skulptita portalo elvokanta islaman arton, kun sia kurba arko, steloj kaj vegetaĵaj motivoj[5]. Ambaŭflanke de la portalo estis du ĥaĉkaroj, verkoj de certa Paŭlo aŭ Petro, produktitaj en 1291[26], "esceptaj pro ĝi rafinado" kaj ligitaj al la skolo de Momik[28] en Vajoco-Dzoro. Nur unu restas surloke, la dua estas ekspoziciata ĉe la Muzeo pri Historio de Armenio[29].

Aliaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ligita al la norda fasado de la gavito per kovrita galerio (9) kun kvar arkoj[27], konstruaĵo (7) estis konstruita en 1291 kaj prezentas nekutiman strukturon por armena arkitekturo supermetanta du surskribajn krucojn superitajn per belfrido en rotondo[30]. Verko de arkitektoj Grigor kaj Zakio, ĝi enhavas la bibliotekon aŭ matenadaranon kaj kapelon (unuan etaĝon) dediĉitajn al la ĉefanĝeloj Gabrielo kaj Miĥaelo[31]. La tuto estas subtenata de duobla paro de krucaj arkoj[30], el kiuj kvar anguloj tiel formitaj estas ornamitaj per stalaktitoj[32], kaj per kvar paroj de kolonoj[26], kaj havas fenestrojn sur tri el la fasadoj. Aliro al la supra etaĝo estas provizita per ekstera ŝtuparo malantaŭa sur la okcidenta fasado. La ruinoj de la refektorio de la monaĥejo (8), dua gavito probable iam kun ligna tegmento, situas rekte okcidente de ĉi tiu konstruaĵo[31].

La monaĥeja komplekso estas kompletigita per du kapeloj[5] (4) malantaŭenirantaj sur la sudorienton de la gavito[30], same kiel alia (5) hodiaŭ en ruinoj oriente de Surb Grigor. La komplekso ankaŭ estis ĉirkaŭita de muroj, el kiuj preskaŭ nenio restas.

Fine, for sudokcidente staras la funebra kapelo de Mĥitar Goŝ, Surb Gevorg ("Sankta Georgo"), krucoforma kapelo konstruita en 1254 (aŭ 1255[10]). La volbo de la fondinto de la monaĥeja komplekso ne travivis[31].

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Sèda Mavian, Arménie, coll. « Guides Évasion », Hachette, Parizo, 2006 (ISBN 978-2-01-240509-7), paĝo145.
  2. 2,0 2,1 Dominique Auzias et Jean-Paul Labourdette, Arménie, Le Petit Futé, coll. « Country guide », Parizo, 2007 (ISBN 978-2-7469-1960-0), paĝo240.
  3. Yvan Travert kaj Raymond Haroutioun Kévorkian, Lumière de l'Arménie chrétienne, Monum, Éditions du patrimoine, Parizo, 2006 (ISBN 978-2-85822-928-4), paĝo59.
  4. angle Rick Ney, Dilijan, ArmeniaNow.com, 2007, p. 17.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 angle Goshavank Monastery: Information. Alirita 19an de junio 2009..
  6. angle UNESKO, World Heritage Convention — World Heritage Committee: Evaluations of Cultural Properties, 24a sesio (27a de novembro- 2a de decembro 2000), Cairns (Aŭstralio).
  7. Monastères de Haghbat et de Sanahin..
  8. angle ArmStat, Marzes of the Republic of Armenia in figures, 2008, « RA Tavush Marz » (2008). Alirita 19a de junio 2009..
  9. angle Rick Ney, op. cit., p.27.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Patrick Donabédian kaj Jean-Michel Thierry, Les arts arméniens, Éditions Mazenod, Parizo, 1987 (ISBN 2-85088-017-5), p.530.
  11. angle « World Heritage and the Republic of Armenia », dans The World Heritage Newsletter n° 11 (junio 1996), UNESKO.
  12. angle Nicholas Holding, Armenia and Nagorno-Karabagh, Bradt Travel Guides, 2006 (ISBN 978-1-84162-163-0), p. 178.
  13. Claude Mutafian (dir.), Arménie, la magie de l'écrit, Somogy, Parizo, 2007 (ISBN 978-2-7572-0057-5), p. 160.
  14. Architecture ancienne - Goshavank..
  15. angle Robert Bedrosian, The Turco-Mongol Invasions and the Lords of Armenia in the 13-14th Centuries, 1979, p. 156.
  16. angle Agop Jack Hacikyan (dir.), op. cit., p. 171.
  17. angle Kirakos de Gandzak (trad. Robert Bedrosian), History of the Armenians, libro II, ĉapitro XIII.
  18. Dédéyan 2007, paĝo356.
  19. angle John Noble, Richard Plunkett, Michael Kohn et Danielle Systermans, Georgia, Armenia & Azerbaijan, coll. « Lonely Planet Multi Country Guide », Lonely Planet, 2008 (ISBN 978-1-74104-477-5), p.192.
  20. armene Armen Zarjan, Kh. Vatinjan et A. Stepanjan, « [Gochavank] », Soveta Armena Enciklopedio, vol. III, Armena Akademio de Sciencoj, 1977, p. 159-160.
  21. Patrick Donabédian et Jean-Michel Thierry, op. cit., p.200.
  22. Pour des coupes et des élévations, vidi angle Goshavank Monastery: Sketches. Alirita 19a de junio..
  23. Dédéyan 2007, paĝo363.
  24. Jannic Durand, Ioanna Rapti et Dorota Giovannoni (dir.), op. cit., p. 302
  25. 25,0 25,1 germane Jasmine Dum-Tragut, Armenien: 3000 Jahre Kultur zwischen West und Ost, Trescher Verlag, 2008 (ISBN 978-3-89794-126-7), p. 304.
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 26,4 26,5 Patrick Donabédian kaj Jean-Michel Thierry, op. cit., p.531.
  27. 27,0 27,1 germane Jasmine Dum-Tragut, op. cit., p.305.
  28. Jannic Durand, Ioanna Rapti et Dorota Giovannoni (dir.), op. cit., p.312-313
  29. Patrick Donabédian et Jean-Michel Thierry, op. cit., p. 206.
  30. 30,0 30,1 30,2 Sèda Mavian, op. cit., p.146.
  31. 31,0 31,1 31,2 germane Jasmine Dum-Tragut, op. cit., p.306.
  32. Dédéyan 2007, paĝo364.