Monaĥejo Hovhannavank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monaĥejo Hovhanank

Hovhannavank (armene Հովհանավանք) aŭ Monaĥejo Sankta Johano estas armena monaĥejo kiu troviĝas en la marzo Aragacotno, je 20 kilometroj norde de Erevano kaj je 5 km sude de Saghmosavank, en la valo Kasaĥo. Ĉi tiu monaĥejo estis grava eklezia centro.

La historio de Hovhanavank venas, laŭ la historiisto de la 17-a jarcento Zakaria Kanakerci, ekde la kristaniĝo de Armenujo en la 4-a jarcento: Sankta Gregorio la Iluminanto konstruigis la preĝejon Surb Karapet kun la celo gardi la relikvojn de sankta Johano la Baptisto; laŭ la historiisto, la preĝejo estis restaŭita en la jaro 553.